LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Hakero, brikolulo, ambaŭ artifikuloj

Mi ofte tradukas el la hispana al Esperanto kaj tre ofte mi trovas vortojn konceptojn pri kies trafaj esperantigoj mi dubas, ĉikaze mi serĉadis trafan esperantigon por la vortoj Hacker kaj Hackear, kiuj estas du anglismoj. Estas amuze ĉar en mia serĉado mi renkontis la vorton Bricoleur, ĉikaze unu francismo. Amuze sed ne surprize ĉar Hacker kaj Bricoleur estas du uloj tre proksimaj, fakte ambaŭ estas artifikuloj.

Mi komencis mian esploradon legante afiŝon en la blogo de Sonja kie ŝi prezentas al ni kelkajn eblajn esperantigojn por la angla vorto Hacker, ĝenerale ĉiuj proponoj limiĝas je la komputika flanko de la signifo de la vorto Hacker, tial fakte la propono kiu plej plaĉis al mi estis Artifikulo ĝuste ĉar ĝi prezentas plivastan signifon.

Sonja referencas al Komputeko kaj al Komputada Leksikono sed en ili la difinoj plu limiĝis al la komputika flanko de la afero. Mi daŭrigis mian serĉadon per la vorto Artifikulo kaj tiam mi renkontis ligon kun la vorto Bricoleur. Sekve tial ke ja la vorto Artifikulo povas paroli kaj pri Hakero kaj pri Brikolulo ĉar ambaŭ artifikas mi decidis uzi la anglismon kaj la francismon en mia esperantigita teksto.

Por bildigi la proksimecon inter Hakero kaj Brikolulo kaj la fakton ke hakeri ne implicas komputilumi mi prezentos al vi ĉisube kelkajn difinojn

Hakeri estas uzi la konon kiun ni havas pri ajntipa sistemo por disvolvi novajn funkciojn por kiuj ĝi ne estis origine desegnita aŭ funkciigi ĝin kun novaj celoj.

Indianopedio

Hakeri, uzante la anglan vorton, volas diri amuziĝi per la sprito – cleverness- uzi la inteligentecon por fari ion malfacilan. Ĝi implicas nek labori sola nek labori kun aliaj. Ĝi estas ebla en iu ajn projekto. Ĝi ankaŭ ne implicas esti farita per komputiloj. Eblas esti hakero pri bicikloj. Ekzemple, surpriza festo havas la hakeran spiriton, ĝi uzas la spriton por surprizi la omaĝoton, ne por tedi lin. Ankaŭ estas io komuna kun la mezepoka heroo, la ideo montri sian propran forton, foje en konkurenco kun alia, ne por mono, sed por montri fortecon, identecon

Richard Stallman en konversacio kun David de Ugarte en 2003

El la Kiberpunka Literaturo

Tio estas la brikolado…, uzi la eltondaĵojn por fari ion valoran. Brunei estas nun tro malriĉa por komenci kun novaj planoj. Ni havas nenion pli ol la rubaĵon kiun Okcidento igis nin aĉeti, botelojn de kolao kaj duaŭtajn garaĝojn. Kaj nun ni devas vivi inter la eluzitaĵoj, kaj fari el ili komunumon. Ĝi estas peniga laboro, La brikolado. Necesas unu speciala homtipo, speciala okulo, por ke la ruinoj floru

Li febris de ekscitiĝo. Li finfine forprenis sian vivon de la programo. Ĉio estis malsama. Li vidis ĉion el nova kaj freŝa vidpunko: per okuloj de brikolulo. Sian tutan vivon li atendis tiun ĉi retroagon. La kono ne estis la potenco. Sed la talento estis reala. Tiu estas la motivo por programi, por krei, ne por mono, estas pli da mono en la kartonkolektado. Ne por la potenco, tio estas en la direktorado. Por la talento mem. Sed ĝi plu estas bona laboro. Homo fariĝas ludido pro labori por la personoj anstataŭ por la abstraktaĵoj. La verdaj teknologioj bezonas pli da inteligenteco, pli da saĝo, pli da la vera talento de inĝeniero. Ĉar ili estas ribelo kontraŭ la blinda momento de mortinta jarcento kun ĉiuj ĝiaj oksidigitaj monumentoj de orgojlo kaj naŭzo.

Ni ne venis al la tero fari aĵojn komfortajn al ni – menciis Maratuwa. Brunei estis nia forcejo, sed la kampoj estas la vasta ekstera mondo. Vi vidos, mia amiko fajfas pri Brunei. Li volas rompi la pordojn de la forcejo, kaj li fajfas pri la problemoj kiujn li estigus al lokanoj. Lin ne kontentigas savi filatelan landon. Li havas la monon en sia konscienco

Verdaj Tagoj en Brunei verkita de Bruce Sterling

«Hakero, brikolulo, ambaŭ artifikuloj» recibió 0 desde que se publicó el Jueves 5 de Agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.