porti la novan produktado-manieron ankaŭ al la tereno de la altnivela teoria ellaborado." /> porti la novan produktado-manieron ankaŭ al la tereno de la altnivela teoria ellaborado." /> porti la novan produktado-manieron ankaŭ al la tereno de la altnivela teoria ellaborado.">

LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Izabella Kaminska ĉe Financial Times kaj la transiro al ekonomio de la abundo

Kiam Financial Times aŭ Forbes transpasas la Ekonomian Teorion kiun produktas la fakultatoj pri Ekonomio estas ke la krizo de la skaloj difektis serioze ankaŭ la teksaĵon de la akademia produktado kaj oni devas proponi al si porti la novan produktado-manieron ankaŭ al la tereno de la altnivela teoria ellaborado.

Izabella KaminskaIzabella Kaminska publikigas «Trans la malabundo» en Alphaville, la blogo pri Ekonomia Teorio de «Financial Times». La centra tezo de la serio estas ke la nuna krizo estas krizo de transiro al mondo regata de la logiko de la abundo, ebligita de la redifino de la kapitalo kiam la optimumoj de skalo proksimiĝas al la individuiĝo. En la artikolo kiu fermas la trilogion ŝi substrekas:

Ĉu ne estas tiu ĉi la krizo de la kapitalismo anoncita tiel de Keynes kiel de Marx? Se la sistemo kapablas produkti senpage -limigita nur de la energiaj kostoj kaj de la resursoj- la baza nivelo de ekzisto povas esti provizata ĉiufoje pli, senpage, al kreskanta nombro da personoj.

Ĉu ĝi kolizias kun la neceso lokalizi grandajn kapitalojn de la makroentreprenoj? Certe, sed la disvolvo de la komunaĵo ankaŭ ludas sian rolon:

Dume, kaj ne gravas kiom da stimuloj havas la korporacioj por saboti tiajn strebojn [de teknologia disvolvo], la teknologio elglitas ĉiufoje pli el ties manoj. Kaj tio okazas grand-parte dank’ al la «malfermitkodaj» iniciatoj kaj sistemo kiu provizas ĉiufoje pli al pli da personoj je minimumoj. Tiam la bazaj bezonoj estas kovritaj -pro la ĝenerala abundo de varoj- ne gravas sur kio fundamentiĝas, la homoj estas liberaj okupiĝi se ili tion deziras, pri postkurado de pli noblaj celoj disvolvante teknologiojn kaj akademian penson.

Ayesha KhannaY citante artikolon ĉe Forbes de Ayesha Khanna ŝi rimarkigas:

Ni povas fari la transiron al ekonomio kie ni laboros pli por ni mem, kun la aliaj kaj skipe. Logika sekvo de la financa krizo kiu ankaŭ povus esti komprenata kiel kvalita salto estas la rapida kresko de la «memdungado». Preskaŭ triono el la usonanoj estas nun registritaj kiel sendependaj laborantoj, fariĝintaj mikroentreprenistoj de P2P-ekonomio de profesiaj servoj kaj pomalgranda komercado, aŭ subentreprenistoj en sektoroj en ascendo kiel la sano kaj la datumo-analizo.

Kaj, kiel komencas esti kutime, ŝi finas malestimante la ideon pri tio ke la nova produktado-maniero havos la samajn problemojn de resurso-malabundo kiujn la kapitalismo.

Ĉio tre proksima al la modeloj de Ekonomio de la Abundo kiujn Juan Urrutia jam de jardeko teoriadas kaj kiuj fine enradikiĝis en la agnosko de la rolo de la skaloj en la krizo kaj precipe en la rakonto de la transiro al P2P-a produktado-maniero.

En si mem ĝi ne estas aparte noveca, sed jes signifa de la nova rakonto kiu komencas formiĝi: kiam Financial Times aŭ Forbes transpasas la Ekonomian Teorion kiun produktas la fakultatoj pri Ekonomio estas ke la krizo de la skaloj difektis serioze ankaŭ la teksaĵon de la akademia produktado kaj oni devas proponi al si porti la novan produktado-manieron ankaŭ al la tereno de la altnivela teoria ellaborado.

«Izabella Kaminska ĉe Financial Times kaj la transiro al ekonomio de la abundo» recibió 0 desde que se publicó el Domingo 17 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por María Rodríguez.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.