LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

JKEU devigas al Hispanio egaligi monkompenson de fiksaj kaj nefiksaj dungitoj

La Justica Kortumo de Eŭropa Unio postulas egalajn laborkondiĉojn por fiksaj kaj nefiksaj dungitoj.

La Justica Kortumo de Eŭropa Unio postulas egalajn laborkondiĉojn por fiksaj kaj nefiksaj dungitoj.

La Justica Kortumo de Eŭropa Unio (JKEU) verdiktis, ke Hispanio ne rajtas diskriminacii inter fiksaj kaj nefiksaj dungitoj rilate la monkompenson pro maldungo. Tiu ĉi verdikto estiĝas responde al kazo prezentita de Ana de Diego Porras, dungito de la hispana Ministerio pri Defendo, antaŭ la eŭropa kortumo.

La verdikto, kiu ne akceptas apelacion, reagas favore al la dungito, Ana de Diego Porras, kaj konkludas ke la jura interpreto de kompensoj de anstataŭanto-dungitoj estas aplikebla ankaŭ al nefiksaj dungitoj. Sekve, ambaŭ kategorioj de dungitoj, fiksaj kaj nefiksaj, devos ricevi egalan monkompenson pro maldungo.

En la kazo al kiu respondas tiu ĉi ĵusa verdikto de la eŭropa kortumo, Ana de Diego Porras, anstataŭanto-dungito de la Ministerio pri Defendo, devos ricevi monkompenson je valoro de po 20 tagoj por laborita jaro, kio estis ĝis nun, laŭ valida hispana regularo pri laboro, nur aplikebla al fiksaj dungitoj.

«Rilate al la laborkondiĉoj, oni ne rajtos trakti la dungitojn kun kontrakto de difinita daŭro laŭ malpli favoraj kondiĉoj kompare kun fiksaj dungitoj pro la nura fakto havi kontrakton de difinita daŭro, kun la escepto ke oni pravigu neegalan traktadon per objektivaj kialoj», tekstas la verdikto publikigita la 14-an de septembro.

«JKEU devigas al Hispanio egaligi monkompenson de fiksaj kaj nefiksaj dungitoj» recibió 1 desde que se publicó el Miércoles 21 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.