LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Juncker kreas novan postenon por la brita komisionano Julian King

Ĉefa tasko de Julian King estos disvolvi la agendon pri sekureco de la Unio.

Libros gratis de las Indias

Ĉefa tasko de Julian King estos disvolvi la agendon pri sekureco de la Unio.

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, proponis la eksan britan ambasadoron en Francio Julian King por nove kreita posteno pri sekureco. Julian King estis elektita de David Cameron, tiam ankoraŭ aganta kiel brita ĉefministro, por anstataŭi la demisiintan britan komisionanon Jonathan Hill.

Juncker intervjuis King la pasintan 11-an de julio kaj surbaze de tiu kunsido la prezidanto de la komisiono decidis proponi la anstataŭanton de Jonathan Hill por nove kreita posteno pri sekureco kies ĉefa celo estos disvolvi la agendon pri sekureco kiun la Unio adoptis la 28-an de aprilo de 2015 kaj kiu inkluzivas rimedojn por batali kontraŭ la ĝihadisma terorismo.

«Ĉar temas pri novkreita posteno la repondecoj de la aliaj komisionanoj restas senŝanĝaj», substrekis la komisiono en komunikaĵo.

La decido de Jean-Claude Juncker antaŭ ol efektiviĝi bezonas kaj aprobon de la Eŭropa Parlamento kaj de la membroŝtatoj.

«Juncker kreas novan postenon por la brita komisionano Julian King» recibió 1 desde que se publicó el Jueves 4 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias