LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kazoj de lingva malegaleco en Eŭropa Unio

Ĉu vi scias pri kazoj de lingva malegaleco en Eŭropa Unio? Sciigu al ni pri ili. Ni tuj aldonos ilin al nia kolekto.

joinupEn la lastaj semajnoj ni vidis kiel la Briteliro revivigis la lingvan debaton en Eŭropo kaj kiel Eŭropaj parlamentanoj malkaŝis lingvan malegalecon en la sino de Eŭropa Unio. En tiu ĉi kunteksto ni lanĉis kampanjon kontraŭ lingva malegaleco en Eŭropo kaj kadre de la kampanjo ni jam sendis leteron al hispanaj kaj italaj deputitoj en la Eŭropa parlamento.

Plie ni ankaŭ komencis kolekti kazojn de lingva malegaleco en Eŭropa Unio. Ili tre utilos por dokumenti malegalecon kaŭzitan de falsa multlingvismo kaj lingva sistemo kiu ne funkcias kaj ekskludas pli ol 90% el la eŭropa loĝantaro.

Ni celas kolekti informojn pri projektoj kaj retpaĝoj de Eŭropa Unio kie la uzo nur de la angla lingvo favoras malegalecon. Ĝis nun ni jam prezentis la kazon de la platformo Joinup kiu propagandas informon kaj solvojn por kunfunkcipovo nur en la angla. Ni ankaŭ denuncis la neeblecon, krom por denaskaj parolantoj de la angla kaj privilegiitoj ĝuintaj edukadon en Britio kaj Usono, informiĝi pri la evoluo de la Eŭropa leĝaro. Kaj hodiaŭ ni informas pri la danĝero de la nuna lingva sistemo eĉ por ekterlanda politiko kaj sekureco.

Ni volas kolekti pliajn kazojn kaj tiucele faras kelkajn esplorojn. Sed ni bone scias ke «pli da okuloj, pli da certeco», en aliaj vortoj, ni tre dankus vian helpon. Ĉu vi scias pri kazoj de lingva malegaleco en Eŭropa Unio? Sciigu al ni pri ili. Ni tuj aldonos ilin al nia kolekto.

«Kazoj de lingva malegaleco en Eŭropa Unio» recibió 1 desde que se publicó el miércoles 20 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.