LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kial Esperanto estas la indiana lingvo?

Kial ni indianoj elektis Esperanton kiel nian labor-lingvon dum ĉiutage malpli da homoj kredas je ĝi kiel internacia helplingvo?

    Suda Parko

  1. Kooperativoj, kibucoj aŭ komunumoj funkcias kiam iliaj membroj konstruas komunajn kuntekstojn. Tiuj kuntekstoj emerĝas per diskutado inter samtavolanoj. Komunaj kuntekstoj estas la rezulto el diskuti kaj kunesplori. Tial la ĉefa ilo por produkti kuntekstojn ne estas programo, nek blogo, nek «vikio», nek mikroblogo, sed lingvo. La lingvo estas la programaro kiun ĉiuj ni uzas por diskuti kaj pensi.
  2. Ĉiuj ni komprenas ke tio kio faras nin komplementaj ne estas la programaro de niaj gepatroj aŭ de nia lernejo. Tio kio faras nin komplementaj estas la ideoj kaj la pensomaniero. Tial fizika aŭ lingva proksimeco ne devus difini kiuj estas niaj samtavolanoj.
  3. Kiel elekti lingvon por nia komunumo? Estas multe da kriterioj: la komerca valoro de la lingvo, la nombro da denaskaj parolantoj, la lingvo de la hodiaŭaj komunumanoj… Tiuj ĉi kriterioj havas neniun rilaton kun tio kion ni celas: starigi medion por pensi kaj debati pli bone kun niaj samtavolanoj.
  4. La tento estas pensi pri «naturaj lingvoj». La problemo en tiu okazo estas duobla: unue la denaskaj havas avantaĝon por debati kaj delogi la aliajn komunumanojn, due uzante la pensoprogramaron kiun ili ĉiam uzis, la ilo mem ne helpos ilin imagi novajn aferojn, sed metos ilin en ilian originajn kuntekstojn. Kiam ni prenas kiel baz-programaron naturan lingvon, iuj pensos «kiel ĉiam» kaj aliaj, simple, «pensos malpli bone». Kial ne elekti sintezan lingvon kiu ebligos al ĉiuj «pensi pli bone»?
  5. La planlingvoj estas ĝenerale regulaj. Tio ne nur faras ilin pli simple lerneblaj, sed ankaŭ permesas konstruadojn kaj pensomanierojn, kiuj kvankam troviĝantaj en ĉiuj lingvoj, ne ĉiuj lingvoj permesas ilin uzi ĉiam. Tial, la planlingvoj permesas «pensi pli da aferoj» pli facile.
  6. Inter la planlingvoj ekzistas subgrupo konata kiel «sintezaj lingvoj» kiuj estis konstruitaj surbaze de formoj kaj radikoj el naturaj lingvoj. Ili estas la rezulto el reguligi la sintezojn de diversaj naturaj lingvoj. Ili estas pli facile lerneblaj ol «naturaj» lingvoj, tial, multaj el ili estis prezentitaj kiel internaciaj helplingvoj. Hodiaŭ oni komprenas ke tio kio faras lingvon esti internacia havas neniun rilaton kun la lingvo en si mem, sed kun la geopolitiko kaj la ekonomia pezo de la ŝtatoj kiuj havas ĝin kiel sian oficialan lingvon. Tial en la internaciaj organismoj la angla lingvo trudiĝis al Zamenhofa lingvo, malgraŭ tio ke pli multe da homoj pensas ke la Z-lingvo estas «plibona ideo» kaj objektive «pli facile lernebla» ol la Angla. Sed la faktoroj kiuj determinas la praktikojn de supraŝtataj organismoj tute ne devus determini la ilojn kiujn ni uzas por evoluigi la nian komunumon. Fakte, la EU uzas Vindozon sed ni uzas Linukson. Kaj egale okazas kun tiu alia programaro kiu nomiĝas lingvo. Se tio kio gravas por ni estas «pensi pli bone», malmulte devos gravi kiujn lingvojn parolas la konsilioj de la grandaj multnaciaj entreprenoj aŭ la staboj de la grandaj armeoj de la mondo. Por servi al malferma komunumo -kiu estas necese sennacia- sinteza lingvo ŝajnas la pli bona elekto, ĉar ni devas serĉi tri karakterizaĵojn: neŭtraleco, reguleco kaj lernebleco.
  7. Jen Esperanto, sinteza lingvo kiu estas, sendepende de nia origina kulturo, perfekte lernebla de unu ĝis du jaroj post intensa lernado. Por simila rezulto en natura lingvo ne malproksima al la nia familia lingvo necesus pli ol dek jaroj.

Ĉial ĉi, ni indianoj komencis antaŭ du semajnoj studi kaj uzi Esperanton en la nia labortablo por debati kaj labori. Kiu lingvo povus esti pli bona ol sinteza lingvo por komunumo kiu unuiĝas pro ideoj kaj projektoj, ne pro originoj, «ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj». Esperanto estas por ni: sinteza lingvo por sinteza komunumo.

«Kial Esperanto estas la indiana lingvo?» recibió 6 desde que se publicó el Lunes 9 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] David de Ugarte, rakontos pri Esperanto kiel lingva manifestiĝo de libera programaro kaj pri kial ni elektis ĝin kiel nian laborlingvon. Ni ĝojas anonci ke la prelego estos spektebla realtempe per jena ligilo. Ĝi okazos ĉirkaŭ la […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.