LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kial la Esperanto-urbo?

La Esperanto-urbo en Biskajo, kune kun la jam ekzistantaj, prezentiĝas kiel la estiĝo de fizika spaco kie floru tiu egaleca, transnacia kaj samtavolana modelo de sociaj rilatoj kiujn la Esperantistoj kultivas jam de antaŭ 125 jaroj.

Mi eklernis Esperanton fine de novembro en la jaro 2003 kaj jam marte sekvan jaron mi faris mian unuan vojaĝon al Esperantio. Mi bezonis nur tri monatojn da pasia ĉiutaga lernado por regi Esperanton je bona flua konversacinivelo. Al tiu lernado multe helpis miaj ĉiu-semajnaj virtualaj renkontiĝoj, ĉu per skajpo ĉu per aliaj retaj babilejoj, kun aliaj lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. En tiuj virtualaj renkontiĝoj mi konatiĝis kun Luis Alfornel. Tiam Luis rakontis al mi pri la ebleco vojaĝi al Lisbono kadre de malgranda renkontiĝo tiam okazonta en Lisbono. Li ne nur rakontis al mi pri la ebleco vojaĝi al Lisbono sed proponis sin por helpi kaj gastigi min dum mia restado. Unu monaton poste mi prenis buson kaj post 5-hora vojaĝo alvenis al Lisbono.

En la busstacidomo atendis min Luis kaj aliaj lokaj Esperantistoj. Mi pasigis 4 neforgeseblajn tagojn en Lisbono dum kiuj mi konatiĝis kun pluraj Esperantistoj kaj konis Lisbonon el tute alia vidpunkto, el la vidpunkto de tiuj kiuj kundividas kun la urbo plej intimajn rilatojn. Sed plej grave nia konatiĝo disvolviĝis en tute nova, tiam por mi, modelo de sociaj rilatoj. Dank’ al tiuj tagoj mi ekkomprenis la faman frazon de Zamenhof, dum la unua Kongreso de Esperanto, kiu tekstas jene: «Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj».

Post tio mi daŭrigis, kun pligrandigita pasio, la plibonigadon de mia Esperanto kaj dum postaj jaroj mi vizitis kaj partoprenis en pluraj Esperanto-renkontiĝoj. Dum tiuj renkontiĝoj la sento je nova modelo de sociaj rilatoj ripetiĝis kaj fariĝis plej granda stimulo por daŭrigi miajn vojaĝojn al Esperantio, tiu loko kie disfalas multaj barieroj…ne nur lingvaj.

Hodiaŭ ni travivas, en multaj partoj de la mondo, fortan malkomponiĝon kiu metas en danĝeron plej bazajn elementojn de socia kohero kaj paralele la ŝtatoj starigas pli kaj pli da barieroj inter la homoj.

La Esperanto-urbo en Biskajo, kune kun la jam ekzistantaj, prezentiĝas kiel la estiĝo de fizika spaco kie floru tiu egaleca, transnacia kaj samtavolana modelo de sociaj rilatoj kiujn la Esperantistoj kultivas jam de antaŭ 125 jaroj.

«Kial la Esperanto-urbo?» recibió 1 desde que se publicó el Viernes 21 de Septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.