Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas." /> Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas." /> Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas.">

LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kiberio: ĉu sekvi la paŝojn de Odiseus?

Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas.

Kiberio naskiĝis dank’ al iniciato de la Biblioteca de las Indias kun la celo kolekti E(id)-lingvajn blogojn kaj utili al plivigligo de la Esperantidlingva Blogsfero. Ĝi ne estas plia blogo kolektanta afiŝojn el aliaj blogoj sed granda halo kies pordetoj pluiras al plej diversaj blogoj verkataj en Esperanto kaj Esperantidoj. Antaŭ ol ĝia unujariĝo ni decidis lanĉi apartan blogon, tio estas, tiun ĉi blogon kies celo estas informi pri la progresoj, ŝanĝoj kaj aliaj sciindaĵoj rilate la blogportalon. Spite la nulan atenton ĉe la tradiciaj komunikiloj en Esperantio la ĉijara komenco estas plej bonaŭgura kaj kontentiga: ĝi daŭre kreskas monaton post monato.

Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas.

Jen kiel Fran, unu el la iniciatintoj de Odiseus, rankontas pri la ĝia naskiĝo:

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam twitter y facebook ankoraŭ ne ekzistis por la granda publiko, Andrés kaj mi, ĝuinte unujaran senpagan gastoservon dank’ al promocio de red.es, rifuzis reveni al servoj de aliuloj por gastigi nian diĝitan identecon, kvamkan tiumomente mi kredas ke ankoraŭ mi ne sciis kion signifis tiu termino. Tio estis la ĝermo de Odiseus.

Oni jam konversaciis pri tio ĉi kaj la atentigo estis klara kaj frapa:

La centralizado de la reto, tio estas, la populariĝo de centralizitaj servoj, estas danĝero por la individuaj liberecoj kaj ramo de la kontrol-socio antaŭenpuŝita de la korporacioj kaj la ŝtatoj.

La iniciatintoj de Odiseus, fronte el tiu ĉi supra atentigo, klare respondis:

Fran kaj Andrés aĉetas domajnon odiseus.org kaj lanĉas la iniciaton, tio estas, disponigi gastoservon por la blogoj de niaj amikoj.

Sendube la decido de la odiseuloj, aĉeti domajnon kaj kontrakti gastoservon, estas la plej trafa kaj efika kontraŭ la centralizado de la reto sed kiajn barojn plej multaj trovas decidinte tion ĉi?.

Mi ne kapablas krei per mi mem, mian propran retpaĝaron, eĉ mi ne havas kroman komputilon, kiun mi povus uzi kiel retservilon, do ŝajne, mi ĉiam dependos de aliaj.

Do, vidante la situacion – centralizado de la reto – kaj konante la plej trafan kaj efikan decidon kaj ĝiajn barojn restas nur demandi sin kial ne sekvi la paŝojn de Odiseus?.

«Kiberio: ĉu sekvi la paŝojn de Odiseus?» recibió 0 desde que se publicó el Viernes 6 de Enero de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.