LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kiberio, la centralizitaj servoj kaj la libera programaro

Tiun ĉi semajnon, la feevy retpaĝo (en angla lingvo) montris mesaĝon en hispana lingvo: «La servo estos disponebla ĝis la dudeka de julio». 80.000 da blogistoj, ĵurnaloj kaj blogkolektaj retpaĝoj kiel Kiberio, estos damaĝitaj.

Ciberpunko InternaciaEn 2005 la blogsfero estis eksplodinta. Post la 13M-a movado en la Madridregio kaj la «Oranĝa Revolucio» en la Kievregio, miloj de homoj malkaŝis la socian povon de la blogaro, la unua distribuita amaskomunikilo. Sed la fanatikiĝo ankaŭ okazis kaj kreskis. Multe da radikala konservativaj grupoj batalis por la kontrolo de la media reprezentado de la blogaro. Ciberpunkoj suferis grandan premadon. Kion fari?

La decido estas klara, ekvilibrigi la povon en la reto alprenante du vojojn:

  1. Vastigi la batalkampon kun la konektado de diversaj retaj, komencante per plurlingvaj eldonadoj kaj tradukadoj de tutmonda blogoj. Ciberpunko Internacia naskiĝis el tiu klopodo.
  2. CiberiaSed tiel ke la povo por krei retojn kaj sinreprezento estis limitigita de programaro, la ŝlosilo per malfermi la povon de reprezentado nur povis naskiĝi el la programado de novaj, simplaj iloj por fari blogkolektajn retpaĝojn. En decembro de 2005 ni prezentis Ciberian, la unua libera programaro por tio…

Baldaŭ, centoj da novaj komunumoj ekaperis. Sed ni volis pli, ni volis milojn da komunumoj, ni volis eksplodadon de diverseco kiu dronigu fanatikismon. Ret-servo estis necesa… kaj ni komencis programi Ciberian por ke ĝi iĝu tio. Ciberia iĝis Feevy. Sed reta servoj havas problemon: ili estas nature centralizantaj, kaj centralizado signifas malpovigi la blogistojn, dependigi ilin de centra servo por komunumigi. Baldaŭ la nova feevy-a programado liberiĝis.

Kiam la servo estis aĉetita el granda entrepreno, ni ne havis etikajn problemojn: se alvenintus la tago kiam la novaj mastroj de la servo volus malfermi ĝin, la programaro por konstrui novajn feevy-jn estus libera kaj uzebla por ĉiuj.

Vintro alproksimiĝas

Tiun ĉi semajnon, la feevy retpaĝo (en angla lingvo) ekmontras mesaĝon en hispana lingvo: «La servo estos disponebla ĝis la dudeka de julio». 80.000 da blogistoj, ĵurnaloj kaj blogkolektaj retpaĝoj kiel Kiberio, estos damaĝitaj. La malbona novaĵo realigis niajn timojn: Vintro alproksimiĝas.

La krizo signifas ke multe da retservoj mortos, multekoste por mildekoj, ankoraŭ milonoj da homoj. Nur servoj libere programitaj restariĝos, sed ne malmultekoste. Distribuitaj iloj supervivos senprobleme… La konsekvencoj por la resilienco estos lernenda.

«Kiberio, la centralizitaj servoj kaj la libera programaro» recibió 0 desde que se publicó el jueves 12 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.