LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kiel entrepreni samtavolajn (P2P) projektojn kaj negocmodelojn

Se vekis vian atenton la modelo kiu kuŝas sub la p2p-produktadomaniero, ni proponas al vi simplan gvidilon por entrepreni projekton. Temas pri polurado de la teorio, por, tre bazmaniere identigi la konkretajn necesojn de vilaĝo aŭ regiono kaj koni la rimedojn sur kiuj ni povas apogi nin.

P2P-produktadomanieroLa grafikaĵo ĉe la dekstra flanko montras flu-skeme, la procezon propran de la p2p-produktadomaniero.

Kiel traduki la ĝeneralan modelon en procezon?

Ni baziĝas sur la liberaj scioj, la nemateria komunaĵo, kiuj estos nia bazo por lanĉi novan projekton. ĉu ĉar ni reproduktas jam testitan modelon, ĉu ĉar ni modifas ĝin por adapti ĝin al niaj konkretaj necesoj. Ĝi estas la sama logiko kiun ni sekvas por la programado de aplikaĵo sub libera programado. Nur ke en tiu ĉi okazo, la fina rezulto ne estos programo sed maŝino, kies frabrikadprocezo aldoniĝos redone al la komunaĵo restante je publika dispono.

Kiel fari taskoskemon?

Ĉe la transiro al priskribo de la taskoj la ĝenerala modelo kompletiĝas: samtempe ni okupiĝas pri la taksado de la valoro de la ŝancoj en la merkato, ni komisias teamon por la studo kaj solvado de la kondiĉoj de rajtigo kaj sekureco kiuj permesu artiki profesian oferton de servoj de produktado kaj bontenado.

Kiel krei P2P-projekton?

  • Planadao de la projekto
  • La teamoj komencas labori (ili povas esti en malsamaj lokoj)
    • Dezajno: Kreado de skizoj, planoj kaj la disvolvo kiel komunaĵo de la nova produkto.
    • Lokalizado: Serĉado de lokoj kie la projekto povu lokalizi sin (prelegoj, serĉado de la laborejoj, aliancoj, listo de provizantoj kaj eblaj produktantoj, trejncentroj, ktp.)
    • Leĝa kadro: Studo kaj administrado de la procezoj de necesaj rajtigoj en ĉiu loko kaj por ĉiu produkto.
  • Negocmodeloj
    • Kooperativa laborejo: publika laborejo kiu ofertas -pagigante laŭ horoj:
      • trejnadon pri la fabrikado por lokaj malgrandaj entreprenoj
      • gvidinstruistojn por akompani dum la produktado personojn kiuj volas «fari por si la produkton»
      • aŭ simple uztempon de la iloj.
    • Tradiciaj laborejoj/riparejoj: Aldoni la fabrikadon al la oferto de malgrandaj laborejoj/riparejoj jam ekzistantaj en la loka teksaĵo
    • versifarado: malgrandaj entreprenoj orientitaj al la personecigo -kaj sekve rajtigoj- de specifaj versioj de la produkto.

«Kiel entrepreni samtavolajn (P2P) projektojn kaj negocmodelojn» recibió 0 desde que se publicó el viernes 6 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Natalia Fernández.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.