LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kiel meti finon per unu fojo kaj por ĉiam al la mito de la napoleona universitato

kio anstataŭas la akademian komunumon strukturitan de la bonapartista universitato estas serio da komunumoj el hakeraj esploristoj kaj sociaj teoriuloj kun sociaj praktikoj similaj al tiuj de kiu ajn grupo de libera programaro

Richard Houston. Astronomy. ca. 1750. University of Oxford, Museum of the History of ScienceNi havas ideon tre klaran pri kiel oni proponus instruadon en la p2p-produktadomaniero. Ĉiutage aperas en la komunaĵo bonegaj materialoj kiuj povus integriĝi al instrua itinero kaj kvankam ili estas mapli abundaj, ne mankas hakeraj pedagogoj en la vere ekzistanta universitato kun kapablo por apliki tiujn itinerojn. Kiu ajn avataro de la ne-universitato, la Lernejo de Ekonomio de la Komunaĵo ekzemple, devus kalkuli je ili, konkuri por ili por organizi, distribuite en la teritorio instruajn itinerojn.

Sed tiu estas nur unu parto, tiu kiu faras la diskonigon kaj la efektivan liberigon de la scioj. Gxi estus la parto kiu en la grafikaĵo de la P2P-produktadomaniero reprezentas la merkaton kiu servus kiel ligilo kun «tiuj kiuj volas lerni».

Sed tio interesa estas iri trans Open Course Ware. Tio revolucia estas antaŭenpuŝi la esplor- kaj intelektan bazon, superante, kampon post kampo, la universitatan esploradon. Jen la motoro kaj la fundamenta allogo devas esti la haker-etiko en ties materiiĝo en la scienca laboro komencante per, ekzemple en Ekonomio, la libereco por rekuperi alternativajn rakontojn. La rimedo: konkuri efektive kaj senkompate por la esploristoj kun talento kaj pasio:

  1. Oni ne povus, ekzemple, akordigi -aŭ vi estas ĉe unu flanko, tiu de la ne-universitato– aŭ vi estas ĉe la alia, tiu de la malnova mondo.
  2. Ne estus alia signalizado ol la propra laboro: oni ne permesus patentojn nek publikigi en fermitaj journals
  3. Ne estus unu fiksa spaco, sed stipendiitaj provizoraj sidejoj en spacoj ligitaj al la esplorado, transdisciplinaj tem-renkontiĝoj kaj science hackers’ meetings kun la sola celo havi periodan intelektan potlach. Se io devas esti rekonata estas la fekundeco en la diverseco.

Resume, kio anstataŭas la akademian komunumon strukturitan de la bonapartista universitato estas serio da komunumoj el hakeraj esploristoj kaj sociaj teoriuloj kun sociaj praktikoj similaj al tiuj de kiu ajn grupo de libera programaro.

Tiu estas medio kiun ni bone konas. Ni scias kiel oni subtenas tiujn strukturojn de la komunaĵo per modeloj de fondaĵoj, kiuj kiel Mozilla hisas fieran sendependecon.

«Kiel meti finon per unu fojo kaj por ĉiam al la mito de la napoleona universitato» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 20 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.