LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kio estas «la Indjoj»

indianos
«La Indjoj» estas transnacia egalisma komunumo el personoj kiuj, ekde 2002, skribas en tiu ĉi blogo kaj antŭenpuŝas la Grupon de Kooperativoj de la Indjoj. Se vi volas scii pli pri niaj kooperativoj, iliaj klientoj kaj projektoj, vizitu la retejon de la Kooperativa Grupo. Per tiu ĉi paĝo ni volas rakonti al vi pri:

1 La origino de nia komunumo
2 Ties ĝisnuna rezulto
3 Nia celo por la estonteco
4 Nia aktivismo kaj
5 Nia maniero esti kaj vivi

De kie ni venas

Wired 2002Ni la «indjanoj» estas produkto de longa evoluado kiu komenciĝis en la unuaj virtualaj komunumoj en la hispana kaj la portugala lingvoj dum la fino de la okdekaj jaroj. Tiam ni kreis la unuajn virtualajn literaturajn grupojn kaj la unuan Eŭropan asocion pri civitanaj rajtoj en Interreto.

Iam tiam ni ekkonsciis pri du aferoj: unue pri tio ke tiu riĉa virtuala konversacio inter homoj kiuj loĝis en malsamaj kontinentoj, estis kio faris nian vivon interesa; dank’ al tiu konversacio ni lernis, kontribuis kaj sentis nin utilaj al la aliaj.

Due, ni fariĝis konsciaj pri la fakto ke nia sperto estis delikata: sen propra ekonomio, nia kapablo transformi nian medion kaj teni vivmanieron bazitan sur kontinua lernado ne nur estis tre limigita sed, estante ĉiu en malsamaj partoj de la mondo, nia «sereneco» dependis de ŝtatoj kaj merkatoj kiuj konstante fariĝas pli malstabilaj.

Ni estis certaj pri tio ke ni ne volis forlasi nian konstantan konversacion por ekpaŝi en la mondo de la tradiciaj entreprenoj, sed ankaŭ pri tio ke nia agado devis esti produktema kaj ke nia aŭtonomeco estiĝus el repensado de la merkato surbaze de novaj startpunktoj.

La rezulto

Dek du jarojn post la fondo de la «Societo de la Elektronikaj Indjoj», ni estas fieraj, precipe, pri tri aferoj:

  • Pri tio Kion ni lernis kaj kio troviĝas resume prezentita por niaj amikoj kaj legantoj en niaj libroj.
  • Nia interna egalismo. En la Indjoj ni travivas la komunuman sperton kiun ni ĉiam volis. Ni funkcias per interkonsento kiu baziĝas sur la solida fundamento de konstanta interkonsiliĝo. Ni ĉiuj kundividas la respondecojn, ekonomian agadon kaj la produktitajn enspezojn. Ni ĉiuj lernas kaj pliboniĝas kontribucele kaj per komuna laboro ni kontentigas ĉiujn ekonomiajn bezonojn. Modelo kiun ni prezentas en «La libro de la Komunumo».
  • Nia pozicio en la merkato. Ni faras komercajn produktojn el tio kion ni taksas plej valora: kion ni lernis -kaj plu lernas- dank’ al la konversacioj kaj debatoj disvolviĝintaj dum tiuj ĉi jaroj kaj kiujn vi povas trovi kaj legi en niaj libroj, nia kuntekstopedio kaj nia blogo.

Dank’ al ĉio ĉi ni ne nur plu estas kreema, vivanta egalisma komunumo en konstanta lernado, sed ankaŭ ni sukcesis solidigi malgrandan sed sanan grupon de kooperativoj kiu ebligas al ni interesan vivon kun sufiĉa aŭtonomeco antaŭ la fluktuado de la ekonomiaj krizoj kaj politikaj ŝanĝoj.

Nia celo

neovenecianosSed kvankam nia vivmaniero havigas al ni ekonomian serenecon kaj interesan vivon, ni havas celon trans tio.

La mondo en kiu ni vivas troviĝas antaŭ vojkruciĝo. Unuflanke la krizo, antaŭenpuŝita de la gigantismo de la korporacioj multobligis la socian malkomponiĝon; aliflanke pli kaj pli kreskas kaj fariĝas pli fortaj la tendencoj al nova mondo kun aliaj valoroj kiuj montriĝas jam per novaj ekonomiaj formoj kiaj kunkonsumado, la rekta ekonomio kaj la samtavolana produktadomaniero.

Tio estas, spite ĉiujn malfeliĉojn de la krizo, la kresko de la malegaleco kaj militoj, nia mondo, dank’ al disvolviĝado de scioj kaj la etendiĝo de la distribuitaj retoj estas ĉiufoje pli proksime de la ebligo de malnova revo de nia speco. Granda horizonto, malpli utopia ol ĝi ŝajnas, pri kiuj ni klarigas kaj kiun ni ligas al la ŝanĝoj kiuj disvolviĝas antaŭ niaj okuloj en «La libro de la Abundo».

Nia aktivismo

día de la ancovoligo gijónEn tiu kadro ni starigis al ni tujan celon: impulsi produktojn, ideojn kaj malgrandskalajn entreprenojn kiuj estas kapablaj ŝanĝi la depriman pejzaĝon kiu etendiĝis en nia medio kaj montri la eblon kaj vojon de la abundo por ĉiuj.

Tial, plie, ni impulsas la asocion «Anĉovoligo» por krei retojn kaj starigi projektojn kune kune tutmondaj movadoj kiaj «Shareable.net» aŭ la «Free Software Foundation», ni kreas liberajn programojn kiajn WP-GNU social kaj organizas prelegojn por prezenti kaj disvastigi la novajn manierojn krei riĉecon kiuj jam estas alireblaj por malgrandaj homgrupoj kaj komunumoj.

Nia maniero esti kaj vivi

sereno atardecerKerne la Indjoj estas vivmaniero gvidata de la ĝuado kiu fontas el la lernado kaj la ideo pri tio ke niaj proksimuloj kun kiuj ni laboras kaj konversacias, familianoj kaj amikoj estas pli gravaj ol iu ajn «imagita komunumo» kaj iu ajn nacia aŭ kultura «aparteno». Esti kongrua kun ĉio ĉi instigis nin lerni kaj esplori plej diversajn mondojn kaj aĵojn, de la sintezaj lingvoj al goludo. Lerni kaj esplori estas nia maniero ĝuadi.

Ni ankaŭ komprenis ke ni devis «traduki» kion ni lernis en tiuj ĉi jaroj en praktikajn sciojn kiuj ni povu kunhavigi, instrui kaj disponigi por aliaj personoj kiuj, kiel ni, estas komprenintaj ke interna egalismo, pasio por lerni el ĉiuj kaj konkuro en la merkato estas perfekte akordigeblaj, kaj kio plej gravas, ke ili kune donas la eblon havi vivon interesan kaj engaĝiĝintan kun la aliaj.

mirando el futuro

Se vi volas sekvi nian evoluon, partopreni en niaj debatoj aŭ esti ĝisdate informita pri niaj anoncoj kaj eventoj, legu nian blogon aŭ registriĝu ĉe nia konversaciejo, per ĝi vi povos komenti la afiŝojn de nia blogo kaj de la blogoj de niaj amikoj. Se vi volas proponi al ni konkretan ideon aŭ konversacii pri via projekto sendu al ni retpoŝtmesaĝon, se nia respondo malfruas plej probable tio ŝuldiĝas al lavango de laboro aŭ vojaĝado; se tio okazas, bonvolu esti pacienca, ni respondas al ĉiuj ricevitaj mesaĝoj.