LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kion ni povas lerni per la debato pri kluba membriĝo

Ni devas lerni gravan lecionon: se ni estis rifuzitaj kiel klubanoj estas ĉar ni antaŭe rifuzis nian propran vidpunktojn kiel indjanoj. Paradokse kiam la klubanoj proponis al ni rilati kiel du sendependa grupoj, per interkonsento, ili probable kontraŭis Boulonjan Deklaracion, sed ili diris tion kion ni ĉiam defendis kaj kion ni devis proponi al ili.

Post la semajnfina debato estas urĝa la pripenso kaj la lerno de lecionoj. Mi tute kredas ke la komentoj de Zlato, Mier, Edvige Ackermann, Cindio aŭ Marteno havas la ŝlosilon por kompreni kie kaj kiam ni vere eraris.

Ni vere eraris kiam post tio la klubanoj diris al ni ke ili ne akceptas nin kiel membrojn de la klubo, ni protestis. Manuel, fakte, vokis la faman Boulonjan deklaracion: ni estas esperantistoj ĉar ni parolas Esperanton, sendepende ni estas kooperativanoj, kaj ni rajtas partopreni klubon. Terura eraro. la Boulonja deklaracio diras tion, certe, sed ĉu paroli esperanton rajtigas nin membriĝi ie? Ĉu tio faras nin aŭtomate parto de iu reala komunumo? Ni grave eraris.

Kial? Ĉar tiam ni forgesis nian samtavolanan etikon: ĉiuj komunumoj rajtas elekti siajn membrojn. Identeco nur estas komuna rekonado inter samtavolanoj kiuj kune laboras, debatas kaj pripensas, kreante komunume sciojn. Do, se ni rekonis la klubon kiel komunumon, ni ne povas postuli ĝian rekonon kiel samtavolanojn. Sendepende ĉu ni estas aŭ ni ne estas interagantoj. Membriĝi ne estas nia elekto sed konsekvenco de longa rilato.

Tia koncepto de identeco estas kontraŭa al la vulgara koncepto de identeco uzita de ĉiuj universalismoj kaj bazita sur la ideo de “imagitaj komunumoj” kiel nacioj, rasoj, sekso, ktp… La membroj de imagita komunumo ne persone konas la aliajn. Ĉiuj ne konas ĉiujn kiuj supozeble kunmembras. Membroj nur povas imagi aliajn supozatajn membrojn per komunaj trajtoj (koloro de la haŭto, sekso, lingvo kiun ili parolas, aĝo…). Imagitaj komunumoj ne povas renkontiĝi, ne povas decidi, ne povas diskuti. Konsekvence, imagitaj identecoj estas tradiciaj reprezentitaj de malcentralizitaj organizaĵoj kiuj ĉefa devo estas administri identecon: Katolika estraro rekonas aŭ demetas katolikan membrecon, ŝtatoj donas aŭ nuligas pasporton kaj naciecon… kaj esperantistaj kluboj rekonas tiujn kiuj estas kaj kiuj ne estas esperantistoj. La povo de malcentralizitaj organizaĵoj tradicie naskiĝas el artefarite krei malabundon, tio estas decidi kiu estas kaj kiu ne estas esperantisto, feministo aŭ usonano per membreco.

Laŭ nia tradicia kritiko de la malcentralizita mondo, tiu ligo inter malabundo, malcentralizita strukturo kaj imagita komunumo, kontraŭas la logikon de la distribuita, samtavolana mondo. En distribuitaj sociaj strukturoj kiel virtualaj komunumoj, identeco estas samtavolana reala rilato: komunumo ne estas pli ol komuna kreado de scioj per konversacio kaj interagado. Vi rekonas komunan membrecon en komunumo en aliaj homoj kiuj vi certe konas. En distribuitaj rilatoj ne ekzistas administrantoj de malabundo, sed abundo de komunumoj kaj identecoj: diverseco.

Kiam ni postulis membrecon en la Esperanta klubo “ĉar ni estas esperantistoj” ni grave eraris. Unue ni rezignis esti samtavolanoj, ĉar ni rekonis povon super ni kaj super nia reala komunumo. Ni donis al aliaj la povon por decidi tion kio ni estas kaj kiuj ni estas. Due, ni tute ne respektis la suverenecon de alia komunumo, la bilbaaj klubanoj, por memdifini kaj elekti se ili volas aŭ ne interagi kun ni.

La problemo estis ke ni ne uzis samtavolanan koncepton de identeco. Kontraŭe ni anstaŭe akceptis Esperantion kiel imagitan komunumon. La esperantistoj, la miloj da homoj kiuj parolas Esperanton ne membras en komunumo, sed en multaj diversaj malsamaj komunumoj. Esperantio, la imagita komunumo de parolantoj, simple ne ekzistas. Ĝi estas universalisma fantazio. Nur ekzistas homoj kaj iliaj realaj komunumoj: nur esperantistoj ekzistas, Esperantio ne ekzistas.

Akceptinte la ekziston de Esperantio, ni imagis nin partoprenantoj de imagita identeco kaj konsekvence ni akceptis klubon kiel administranton de nia identeco. Se ni estis rifuzitaj estas ĉar ni antaŭe rifuzis nian propran vidpunkton kiel indjanoj, kiel defendantoj de la samtavolana mondo. Paradokse kiam la klubanoj proponis al ni rilati kiel du sendependaj grupoj, per interkonsento, ili probable kontraŭis Boulonjan Deklaracion, sed ili diris tion kion ni ĉiam defendis kaj kion ni devis proponi al ili.


Dankon al ĉiuj kiuj komentis kaj helpis nin pripensi. Pardonu ankaŭ al ĉiuj pro malfermi debaton kiu dum kelkaj momentoj, estis perforta kaj malagrabla.

«Kion ni povas lerni per la debato pri kluba membriĝo» recibió 3 desde que se publicó el Lunes 24 de Septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] ne volas partopreni lingvo-movadon. Ni malkovris praktike ke ĉiu lingvo-movado parolas al imagita komunumo de parolantoj kaj tio kontraŭas niajn korajn valoroj…. Sed ne voli partopreni ne signifas malrigardi la valorajn laborojn faritajn de la […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.