LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Kion rakontas la retaj topologioj?

Estas klare ke la informostrukturo ne estas sensekva. La topologio kunportas valorojn.

topologias_de_redAntaŭ kelkaj monatoj mi verkis afiŝon per kiu mi prezentis la signifon en la elekto de TTT-ilo. Tiu signifo fontas precipe el la reta topologio de la respektiva TTT-ilo. Ekzistas tri bazaj retaj topologioj.

La distingo inter tiuj tri bazaj topologioj estas la ilo kiun ni uzadas por kompreni la sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj. Tiun distingon prezentis Paul Baran en 1966 en sia fama raporto pri Darpanet.

Paul Baran prezentis sian raporton pensante pri komputiloj sed vidante ĝin venas al nia kapo la kiberpunka slogano el la 90aj jaroj «Malantaŭ ĉiu informostrukturo kaŝiĝas povostrukturo». Akorde kun tiu slogano ni serĉas en la grafeoj de Baran ne nur komputilojn sed ankaŭ la rakonton malantaŭ ili, tio estas, kion retaj topologioj rakontas?.

  • Centralizita reto: ĉiuj nodoj, krom unu, estas periferiaj kaj dependas de la centra nodo por interkomunikiĝi. Se la centra nodo falas, la tuta reto malaperas.

Bonvenon reen al la XVIII-a jarcento! Ne ekzistas la koncepto de nacia identeco. La averaĝa eŭropa homo vidas dum sia tuta vivo centon da malsamaj vizaĝoj. La poŝto (Postas hispane kaj portugale, la Poste france) estas la ĉefa interloka komunikadsistemo. Ĝi baziĝas sur ĉevaloj kaj komercaj ŝipaj itineroj, ĝi reproduktas la strukturon de la monarkia absoluta povo: la strikte centralizita reto de la reĝa impostosistemo. Se vi volas sendi leteron el Bahia al Rio de Janeiro ĝi devas vojaĝi tra Lisbono. ĉiu rekta komunikado inter malsamaj kolinioj en la Portugala Imperio estas malpermesata.

La unuaj ĵurnaloj estas lokaj, eldonataj kun lokaj novaĵoj kaj kun malmultaj referencoj al naciaj aŭ internaciaj novaĵoj. La unua brazila ĵurnalo publikiĝas en Londono kaj poste unu post alia pakiĝas kaj sendiĝas al la ĉefaj brazilaj urboj. Ĝis 1811 estas pli facile sendi sekretan leteron el alternativa ekstera centro ol rekte interkonekti la koloniajn urbojn.

Kiam en 1779 la revolucio alvenas al Francio, la unuaj polikitaj organizaĵoj, kluboj kiel la jakobena klubo, memorganiziĝas laŭ la sama poŝta centralizita strukturo. La kluboj havas centron, nacian centron, kaj reprezentantojn en la provincoj. Komunikado inter lokaj reprezentantoj estas filtrata de la centro, la konservanto de la politika identeco de la patio. Kaj kiam la revoluciuloj ekhavas la povon, la rezultanta ŝtata strukturo, konata ĝis nun kiel jakobena ŝtato, rekreas denove la saman informostrukturon ĉirkaŭ la nacia kapitalo.

  • Malcentralizita reto: Se vi interkonektas plurajn centralizitajn retojn vi ekhavas malcentralizitan reton. Kiel rezulto, dependeco je centra nodo estas anstataŭata de dependenco je grupo da centralizantaj nodoj. Se unu el ili falas nur subreto malaperas.

En siaj unuaj jaroj la telegrafo estas nur disvolvo de la poŝta nacia centralizita strukturo, sed kiam en 1851 telegrafa kablo ligas Parizon kaj Londonon, la informostrukturo de la mondo subite ŝanĝiĝas. Konektante preskaŭ tuje la naciajn centralizitajn retojn la tutmonda rezulto estas la unua tutmonda malcentralizita reto de konektita komunikado, kion Tom Standage nomis la Viktoriana Interreto.

La telegrafo baldaŭ fariĝas la skeleto de la vere unua internacia mondo kaj la kerna strukturo de la internaciigado de la ekonomiaj kaj sociaj konfliktoj. Kiam britaj industriaj propriuloj alfrontas la unuajn laboristajn sindikatojn, ili komencas uzi la telegrafon por subkontrakti dum la strikoj produktadon en Francio. Tiam la britaj sindikatoj faras alvokon por la unua internacia konferenco de progresismaj organizaĵoj: la jaron 1864 en Londono renkontiĝas Marx, Bakunin kaj mistika itala naciisto Mazzini -la vera stelulo de la evento- kaj oni fondas la Internacian Asocion de laboristoj, la unua internacio.

Federeciismo fariĝas baldaŭ la laŭmoda vorto. Ĝi kreas la plurnivele filtrohavan, reprezentan modelon per la ŝtato mem kaj konfiguras la normon por ajntipa organizaĵo: de industriaj firmaoj al la skolta movado. La informostrukturo de la mondo de la nacioj estas malcentralizita reto…fakte la telegrafa reto.

  • Distribuita reto: ĉiuj nodoj estas rekte interkonektitaj, ne estas centra nodo. Ne ekzistas la divido centro/periferio. La falo de iu nodo estigas la falon de neniu alia nodo. La reto estas fortika kaj ne eblas filtrado.

En la 70aj jaroj naskiĝas la unua generacio de personaj komputiloj. En la Universitatoj la naskiĝanta hakerkomunumo komencas munti siajn personajn komputilojn per komponentoj. IBM provas ĉefi la novajn tempojn kaj kreas sian IBM PC.

La ideo estas bona sed IBM vidas siajn maŝinojn kiel relative memstarajn anstataŭaĵojn de la tradiciaj simplaj terminaloj. Ĝi opinias la personajn komputilojn ero aŭ nodo de la malnova centralizita arkitekturo. Havante malferm-arkitekturan universalan modelon, la hakeroj de la elektroniko povas komenci konstrui siajn proprajn kongruajn maŝinojn per komponentoj kaj eĉ vendi ilin multe pli ĉipe ol la originalaj de la blua giganto.

Kiam vi havas hejme pli ol unu komputilon, eĉ se nur ludcele, estas neeviteble fali en la tenton interkonekti ilin kaj enretigi ilin. Kiam viaj amikoj havas modemon kaj povas dediĉi komputilon nur al kunhavigi kun ili, estas neeviteble -precipe kiam la lokaj alvokoj estas senpagaj- teni ĝin konektita la tutan tagon por ke aliaj eniru kiam ajn ili volas. Ju pli potencaj fariĝas la personaj komputiloj des pli potenca fariĝas ankaŭ la reta arkitekturo de la hakeroj.

Kiel grimpoplanto kiu kreskas sur arbo, la uzo de nova tipo de iloj etendiĝas kaj diferenciĝas iom post iom laŭlonge de la 80aj jaroj. Naskiĝas la strukturoj kiuj formos la novan mondon. Temas pri la tempoj de la hejmaj lokaj retoj, de la unuaj bultenejoj, de la naskiĝo de Usenet. La libera kaj amasa Interreto proksimiĝas.

Douglas Rushkoff en sia libro «Kiberio: La tranĉeoj de la hiperspaco» parolas pri tiuj tempoj kaj prezentas la impresojn de la unuaj vizitantoj de tiu nova mondo, kiun en sia libro li nomas «Kiberio». La komuna afero en tiuj impresoj estas la sento de liberiĝo enirinte tiun mondon. Alivorte la liberiĝo de la naturo (kontrolo/filtropovo, partopreno, malhelpoj, trudoj) de la ĉu centralizitaj ĉu malcentralizitaj retoj kaj la ekĝuo de la naturo (libereco, abundo, interagado) de la distribuitaj retoj.

Ni bezonas novan nomon por tiu ĉi teritorio sen limoj. La knaboj de tiu ĉi libro nomas ĝin «Kiberio».

Estas klare ke la informostrukturo ne estas sensekva. La topologio kunportas valorojn. Kun la Interreto konektanta milionojn da malgrandaj hierarkie egalaj komputiloj naskiĝas la erao de la distribuitaj retoj, kiu ebligas la pason el mondo de malcentralizita povo al alia mondo de distribuita povo.

«Kion rakontas la retaj topologioj?» recibió 3 desde que se publicó el Viernes 12 de Noviembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.