LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La afero PIVoj

Antaŭ hieraŭ Luis Restrepo publikigis informon pri la eblo elŝuti du malnovajn eldonojn de PIVo kaj kiel diras Luis Restrepo mem en pli nova blogafiŝo li ricevis ĝenerale dankajn komentojn sed ankaŭ ricevis unu maldankan komenton.

La afero PIVoj montras al ni unue ke kopirajto utilas kiel preteksto por cenzurado de informo ĉar kion publikigis Luis Restrepo estas nur informo, li tute ne disponigas la protektitan verkon sed nur informas pri la eblo elŝuti ĝin en alia retejo.

Due ni revidas kiom grava estas la elekto de reta topologio por eskapi de la kontrolo, tio estas, imagu ke Luis Restrepo estus publikiginta la saman informon en Vikipedio, kies reta topologio estas centralizita, tiam tutcerte la informo estus jam forigita sed la publikigo okazis en la blogsfero, kies reta topologio estas distribuita,  en kiu regas plurarkio, t.e., ĉiu individua aganto decidas super si mem, sed havas nek la kaplabon nek la eblon decidi super iu ajn el la aliaj agantoj.

Trie ni vidas kiel la Esperantaj Eldonejoj daŭre funkcias laŭ la reguloj de la papera mondo, En la Indioj, ni eldonis kolekton da libroj kiel publikan havaĵon, el tio ni multon lernis kaj inter aliaj ni lernis ke ju pli da elŝutoj des pli da aĉetoj de paperaj ekzempleroj.

Mi konsentas kun Dominiko pri tio ke estas prefere uzi liberajn programojn kaj liberajn verkojn, tial ni uzas liberan programaron kaj apogas la redonismon, t.e., la defendo de la iompostioma reduktiĝo- ĝis tuta forigo- de la ekspluatotempo de patentoj, kopirajtoj, aŭtorrajtoj kaj aliaj formoj de intelekta proprieto, pligrandigante la nombron de publikaj havaĵoj per lakreaĵoj de la lastaj jardekoj.

«La afero PIVoj» recibió 0 desde que se publicó el jueves 13 de mayo de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.