LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La aktoroj de la puzlomondo

Ni jam vidis kiuj estas la TTT-iloj kiujn la aktoroj de la puzlomondo preferas kaj eĉ per kiuj ili trompas. La metaforo de la puzlomondo estas facile komprenebla rigardante la logoon de vikipedio, kio pli ol hazardo estas neniu surprizo se ni fine komprenas ke vikipedio estas projekto kun logiko de la mondo kiun ĝia logoo reprezentas.

La puzlomondo ne estas pli ol la aranĝo de la mondo laŭ plurkoloraj puzleroj, ĉiu reprezentanta imagitan komunumon materiigitan en ŝtato kaj la principo de nacieco kaj plisolidigita de la limigoj al la libero je forlaso. Tiu ĉi mondo havas bone difinitan retan topologion kiu entute estas malcentralizita interkonektante aron da puzleroj pli aŭ mapli interne centralizitaj kiu estigas tre klaran povostrukturon.

Estas interese vidi kiel kadre de tiu puzlomondo ligite al ĉiu puzlero, aŭ arbo pro ĝia centralizita karaktero, aperas aro da scioj kiuj komencas arkaikiĝi en dekadencanta puzlomondo.

Same kadre de tiu puzlomondo aperas agmanieroj ligitaj al la universalismo: Asociismo, politikaj partioj kaj segregaciismo kiuj agas laŭ universala ideala rigardo de imagita subjekto kaj sekve ili uzas la strukturojn de la puzlomondo por trudi sian universalan idealon al ĉiu kiun ili renkontas.

Ĉiuj ĉi aktoroj ĉi-logike intencas konstrui la estontecon.

La rezulto el ĉio ĉi dependas de la povo kiun tiuj ĉi aktoroj atingas kadre de la puzlomondo sed ĉiukaze ĝi estas totalisma agmaniero.

La dekadenco de la puzlomondo ŝak-matigas tiun agmanieron kaj ĝiajn universalismajn estontecojn. Antaŭlonge alvenis tempo ŝanĝi la strategion. Ne plu esti instrumento de la puzlomondo kaj komenci konstrui alternativajn mondojn kiuj entute aranĝu distribuitan mondon kun milmilo da estontecoj.

«La aktoroj de la puzlomondo» recibió 0 desde que se publicó el viernes 17 de septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.