LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La blogsfero kaj la publika agendo

Antaŭ la apero de la blogsfero nur la grandaj amaskomunikilaj grupoj kaj kelkaj grandaj demokratiaj institucioj aŭ la sindikatoj povis partopreni en la formado de la enhavo de la publika agendo (la procezo konata kiel agendo setting). Habermas denuncis kiel la fuzio de la grandaj plurkomunikilaj grupoj kaj la relative stabila elito de la grandaj politikaj partioj, oligarkigis la aliron al la difinado de la publika agendo, malplenigante publikan sferon kaj sekve feŭdigante la ŝtaton.

Laŭlonge de la XX-a jarcento, la neeblo modifi la publikan agendon estante ekster la institucia kaj amaskomunikila povo-strukturo, estis alvokita de malsamaj terorismaj kaj insurekciaj grupoj kiel legitimiĝo por la perforta agado, estante la EZLN el Meksiko tutcerte la ekzemplo pli kongrua kun tiu ĉi diskurso. En la mala flanko la neperforta strategio de Ghandi aŭ la pastro Martin Luther King povas esti komprenata kiel la artikado de amasmovadoj celantaj modifi, ekster la reprezentaj mekanismoj, la publikan agendon rezignante precize la perforton.

La apero de la blogsfero

La apero kaj la disvolvo de la blogsfero draste modifas tiun ĉi situacion. La kibersvarmoj de Filipinoj en 2002 aŭ Hispanio en 2004 okazis precipe ribele antaŭ amaskomunikila diskurso kiun la partoprenantoj konsideris manipulita de la politika povo.

La fenomeno de la kibersvarmoj pruvas kiel la malnova sistemo de informo-filtroj de la malcentralizita amaskomunikila sistemo trovas sin nekapablaj reteni la fluon da informo kontraŭa al la povo kiam la blogsfero, la unua distribuita amaskomunikilo, atingas difinitan socian disvolvon.

«La blogsfero kaj la publika agendo» recibió 0 desde que se publicó el martes 21 de septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.