LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La bratislava pintkunveno komenciĝos dise tra Eŭropo

Angela Merkel gvidos la kunsidojn prepare al la Eŭropa Konsilio okazonta en Bratislavo la 16-an de septembro.

Angela Merkel gvidos la kunsidojn prepare al la Eŭropa Konsilio okazonta en Bratislavo la 16-an de septembro.

La 16-an de septembro okazos la unua Eŭropa Konsilio, kunveno de la ŝtatestroj de Eŭropa Unio kaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, sen la ĉeesto de Britio inter la partoprenantaj membroŝtatoj. La ĉefa pridiskutota temo estos la estonteco de 27-landa Eŭropa Unio. Ĝi okazos en Bratislavo, sed jam en la semajno morgaŭ komenciĝonta disvolviĝos diplomatiaj renkontiĝoj kaj kunsidoj prepare al la bratislava pintkunveno.

La gvidan rolon en la kunsidoj, inter ŝtatestroj prepare al Bratislavo, ludos la germana kanceliero, Angela Merkel, kiu morgaŭ lunde 22-an de aŭgusto renkontiĝos kun la franca prezidento, François Hollande, kaj la itala ĉefministro, Matteo Renzi. La lunda renkontiĝo okazos en Italio.

La 24-an Angela Merkel vojaĝos al Estonio kie ŝi renkontiĝos kun la estonia prezidento Toomas Hendrik kaj la 25-an ŝi alvenos al Ĉeĥio. En Ĉeĥio la germana kanceliero kunsidos kun la ĉeĥaj prezidento kaj ĉefministro, respektive, Milos Zeman kaj Bohuslav Sobotka.

La 26-an ŝi vojaĝos al Pollando por intervidiĝi kun la pola ĉefministro, Beata Szydło. En Pollando Merkel ankaŭ partoprenos kunvenon de la Visegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Vespere la 26-an Merkel revenos al Germanio kie ŝi la saman tagon ricevos la viziton de la ŝtatestroj de Nederlando, Svedio, Finnlando kaj Danlando. La 27-an Merkel renkontiĝos en Germanio kun la ĉefministroj de Aŭstrio, Slovenio, Bulgario kaj Kroatio.

«La bratislava pintkunveno komenciĝos dise tra Eŭropo» recibió 4 desde que se publicó el Domingo 21 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.