LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La Briteliro proksimiĝas al Svislando

La brita financa sektoro eliminas la landojn apartenantajn al la Eŭropa Liber-Komerca Asocio kiel modelon por rilatoj kun Eŭropa Unio kaj ekrigardas al Svislando.

La brita financa sektoro eliminas la landojn apartenantajn al la Eŭropa Liber-Komerca Asocio kiel modelon por rilatoj kun Eŭropa Unio kaj ekrigardas al Svislando.

Intertraktadoj pri la Briteliro komenciĝos nur kiam Britio alvokos la artikolon 50 de la Traktato de Eŭropa Unio. Laŭ ĵusaj deklaroj de proparolanto de la Brita registro la alvoko okazos antaŭ la fino de la kuranta jaro.

Dume diskoniĝas aspektoj kaj temoj pritraktataj de la skipoj kiuj prilaboras dokumentojn kaj strategiojn por la intertraktado. Lastan semajnon diskoniĝis brita interesiĝo pri la Eŭropa Liber-Komerca Asocio (ELKA) kiel pordo al la Eŭropa unusola merkato. Tamen reagoj de politikistoj kaj oficialuloj de la landoj apartenantaj al ELKA aŭguras malprobablan realiĝon de tiu ĉi ebleco.

Ankaŭ reprezentantoj de la brita financa sektoro prepariĝas por la Briteliro kaj preparas planon por ties efektiviĝo. La financuloj deturnas sian rigardon for de la ELKA-opcio kaj fiksas ĝin je Svislando kaj ĝiaj akordoj kun Eŭropa Unio.

Ankaŭ estas konate ke lunde François Hollande, Angela Merkel kaj Matteo Renzi kunsidos en Italio por pritrakti la sekvojn de la Briteliro kaj prepari la pintkunvenon okazontan la 16-an de septembro en Bratrislavo. Temas pri renkontiĝo de la Eŭropa Konsilio en kiu partoprenos ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio, escepte de Britio.

«La Briteliro proksimiĝas al Svislando» recibió 1 desde que se publicó el Sábado 20 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.