LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La ĉambro de Tobi

La mondo rifuzas tiujn tuŝitajn de la graco kaj mortigas ilin antaŭ ol ni, homoj, malkovras ke la klopodado estas ne nur peniga sed ankaŭ tre malmulte estetika.

La incendio de Madremanya okazis je malmultaj kilometroj de Foixà. La vento blovis el la sudo kaj la incendio minacis bari la vojon de Palamós proksime de Bordils. Kiam, jam iomete nervozaj, ni babilis pri la ebleco fuĝi Norden, oni anoncis al ni ke estis alia malgranda incendio ĉe La Escala. Sonis kvazaŭ ni estus ĉirkaŭataj kaj tiel ni sentis nin kiam ni ekvespermanĝis kun niaj gastoj. Ni ridis, iomete tro evidente, dirante ke ĉiam ni povus ennaĝbaseniĝi kaj daŭrigi la babiladon en speco de “Rakontoj de Canterbury” aŭ de “Decameron” ampurdane.

Por la okazo oni devus amuzi la gastojn en la naĝbaseno, mi pensis ke mi povus prezenti kiel konversacitemon temon tre karan al mi, kiu tre bone esprimiĝas en tiu ĉi romano kiun mi legas per la Kindle.

Jen la decida frazo de la kritiko kiun The Economist faris al ĝi, dirante ke la romano enhavas, inter aliaj temoj, la

enduring tussle over whether the best way to success is through hard work or effortless charisma

Mi emfazas tiun ĉi manieron klarigi tion kio al mi ŝajnas la «graco» («effortless charisma»). La mondo rifuzas tiujn tuŝitajn de la graco kaj mortigas ilin antaŭ ol ni, homoj, malkovras ke la klopodado estas ne nur peniga sed ankaŭ tre malmulte estetika.

«La ĉambro de Tobi» recibió 0 desde que se publicó el lunes 27 de agosto de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Juan Urrutia.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.