LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La demando estas simpla

Komence bonas rememorigi ke la naci-ŝtatoj ne ĉiam ekzistis ĉar pro nia eduko en la naciaj lernejoj por kelkaj malfacilas eĉ pensi ke iam ne estis naciŝtatoj: Jes antaŭ la naciŝtatoj estis reĝaj familioj kaj antaŭ la imperiismo estis dinastiaj politikoj. La naciŝtatoj aperis kaj etendiĝis precize ĉar la malnovaj lokaj kolektivaj identecoj ligitaj al la religio kaj al la agrara kaj metia produktado jam ne reprezentis kontentige la socian reton kiu produktis la pliparton de la politika, socia kaj ekonomia agado kiu difinis la medion de la homoj.

La forlaso de la realaj komunumoj en kiuj ĉiuj konis sin vizaĝe kaj nome por brakumi la patrujon, imagita komunumo en kiu oni ne konis la aliajn persone, estis multekosta kaj malfacila procezo. Eble tio kio plej helpis tiun procezon estas la fakto ke en tiu momento la forlaso de la realaj komunumoj por brakumo de la patrujo ne signifis tutan forlason kaj rompo de/kun la realaj komunumoj, ja la pligranda parto de la personoj tiutempe havis siajn realajn komunumojn ene de la limoj kiujn la preskapitalismo per la lingvo kaj la mapoj asignis al la naciŝtatoj.

Dum la naskiĝo kaj unuaj jaroj de la imagitaj komunumoj (nacioj) kiuj nun formas la puzlo-mondon la kolizio inter tiu kaj la realaj komunumoj ne estis forta, la brakumo de la unua ne tute signifis la tutan forlason de la dua. Ja tiutempe tiuj kiuj havis parton de siaj realaj komunumoj ekster la limoj de la nacioj estis la regantoj de tiuj nacioj kiuj tute ne zorgis ĉar la konstruataj kaĝoj tute ne koncernis ilin.

La alveno de la Interreto kaj la ebeniĝo de la mondo

La alveno de la Interreto kaj la ebeniĝo de la mondo tute ŝanĝis la aferon. Dank’ al la Interreto ni komencis amikiĝi kaj koni aliajn personojn kiuj loĝis en aliaj malsamkoloraj kaĝoj, tio estas en aliaj nacioj. La ebeniĝo de la mondo, tio estas la plifaciliĝo translokiĝi el unu kaĝo al alia dank’ al plirapidaj kaj precipe plimalmultekostaj transportiloj. Tio ĉi spite la interkaĝan sistemon: la viza sistemo.

Resume hodiaŭ niaj realaj komunumoj kaj la estigo de nia bonstato tute ne akordiĝas kun la limoj de la kaĝoj: la landlimoj. Hodiaŭ la brakumo de la patrujo estas tuta forlaso kaj rompo kun la niaj realaj komunumoj.

Sekve la demando estas simpla: Ĉu vi forlasus/rompus kun viajn amikojn kaj viajn familianojn (tiujn kiujn vi konas vizaĝe kaj nome) kiuj ne loĝas aŭ ne naskiĝis en via sama kaĝo favore al la nacio, al kunnacianoj kiujn vi eĉ ne unu fojon vidis?.

Eĉ ne necesus havi amikojn aŭ familianojn ekster la limoj de la kaĝo kie ni naskiĝis aŭ loĝas. La ideo mem kredi ke naskiĝloko aŭ lingvo kunfratigas nin kun personoj kiujn ni eĉ ne konas estas naŭza kaj tutcerte ne bonintenca.

Ni jam respondis kaj tial ni ekkonstruis la fileon. Necesas enboatiĝi kaj vidi la nacion de for.

«La demando estas simpla» recibió 0 desde que se publicó el domingo 29 de agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.