LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La «energia koro» de la ventoparko Wikinger estas finkonstruita

La ventoparko Wikinger, kies «energia koro» estos la finkonstruita elektra substacio, generos sufiĉan energion por 350.000 familioj.

La ventoparko Wikinger, kies «energia koro» estos la finkonstruita elektra substacio, generos sufiĉan energion por 350.000 familioj.

La ŝip-konstruejo de la entrepreno Navantia en la urbo Puerto Real (Hispanio) hieraŭ oficiale transdonis la elektran substacion al respondeculoj de la konstruado de la ventoparko Wikinger. Tiu ĉi elektra substacio estos la «energia koro» de la ventoparko kies konstruon faras la hispana entrepreno Iberdrola en la germanaj teritoriaj akvoj ĉe la Balta maro.

La substacio kies nomo estas «Andalucía» – Andaluzio – havas valoron de 70 milionoj da eŭroj kaj oni transportos ĝin al Germanio dum la kuranta monato. Ĝi ricevos la energion produktitan de la ventoturbinoj kaj preparos ĝin por sendado al konsumantoj.

La mara ventoparko Wikinger, kun investo de 1.400 milionoj da eŭroj, kalkulos je instalita kapacito de 350 megavatoj (MW), dank’ al 70 ventoturbinoj. La ventoparto estas konstruata de la hispana entrepreno Iberdrola ĉe la balta maro kaj laŭplane ĝi ekfunkcios fine de la venonta jaro.

La ventoparko generos sufiĉan energion por kontentigi la bezonojn de 350.000 familioj kaj ĝi helpos jare malpliigi la elsendon de CO² je 600.000 tunoj.

«La «energia koro» de la ventoparko Wikinger estas finkonstruita» recibió 1 desde que se publicó el martes 9 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.