LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Je la jaro 79 de la Komuna Erao en Italio, la Monto Vesubio erupciis. Ĝia cindro fame amasiĝis sur Pompejon dum unu tuta tago ĝis la tuta urbo estis detruita. Pompejo iĝis legenda, sed ĝia apuda urbeto Herkulano, kiu estis pli malgranda, estis malpli legenda ĝis ĵus. Ĝi ne cedis la restaĵojn de homoj kaj bestoj kiuj tuje mortis pro la erupcio, estigante groteskajn statuojn. Anstataŭe, ĝi cedis la vilaon de la papirusoj, kie centoj da libroj estis konservitaj en biblioteko apartenanta al Lucius Calpurnius Piso Caesoninus, bopatro de Julio Cezaro, kune kun statuoj kaj aliaj atestoj de la multaj komfortoj ĝuitaj de la romiaj patricioj.

Tie, Filodemo de Gadaro instruis filozofion al riĉaj romianoj kaj konservis vastan libraron. Filodemo estis siria filozofo kiu studis en Ateno sub la epikura Skolestro Zenono de Sidono. Multaj el la papirusoj en la vilao konsistas el notoj prenitaj de Filodemo dum sia lernado.

El la centoj da pergamenoj, multaj perdiĝis porĉiame al la cindroj. Aliaj estis parte deĉifritaj, sed ankoraŭ pli ol 300 restas nedeĉifritaj pro ilia delikata kondiĉo. Je 2015, la sciencistoj rivelis, ke nova laser-teknologio estos uzata por malrapide deĉifri la ceterajn bruligitajn rulaĵojn sen damaĝi ilin. Multaj el ni ekscitas pri kion oni povus trovi.

Inter kio estis jam deĉifrita, ni trovas la lernolibrojn eble uzatajn far Filodemo por instruadi filozofion. Tio inkludas liajn doktrinojn pri la memstaro (aŭtarkio) kaj pri la ekonomio registritaj en sia Peri Oikonomias (t.e.: «Pri la Administrado de Propraĵaro»); liajn konsilojn kontraŭ la flatantoj kaj pri kiel la amikoj devas sincere paroladi (kaj eĉ kritikadi) unu kun la alia en Peri Parrhesias (t.e.: «Pri la Verdira Kritikado»); lian verkaĵon «Pri la Pieco», kie li argumentas ke la fondintoj de lia Skolo estis piaj viroj, kaj difinas piecon ne-superstiĉe; kaj multajn aliajn verkaĵojn pri kolero, aroganteco, retoriko, logiko, la artoj, ktp.

Lia ĉefverko estas lia papiruso «Pri la Morto», kiu katalogas detale la etikajn sekvojn de la epikura doktrino, ke la morto estas nenio por ni. La pergameno produktas belan, vivo-asertantan, jesdirantan, mondo-amantan sekularan filozofion de vivo kiu ne neas, maskas, aŭ forkuras el la realeco de la morto. “Pri la Morto” helpas nin ellabori plene konsekvencan, naturalisman komprenon de la morto kiu malakceptas superstiĉajn kaj primitivajn timojn.

La pergamenoj de Filodemo estas spicitaj per citaĵoj el la kvar fondintoj de lia Skolo, al kies aŭtoritato li apelaciis ofte, kaj unu el la tekstoj estis skribita far Polistrato kiel defendo de la morala realismo. Polistrato estis la tria Skolestro, kiu studis filozofion ekde sia juneco rekte de Epikuro de Samoso mem.

La trezoro literatura el Herkulano estas tiom grava kaj rara, ke oni nomas la tieajn pergamenojn «la Nag Hammadi humanisma». La epikuranoj estis la unua Skolo praa kiu akceptis virinojn kiel intelekte egalajn al la viroj. Ili idealigis la amikecon egaleman, postulis materialismon kaj la teorion de la atomo por kompreni la naturon, establis justecan teorion bazita sur interkonsento, havis praan teorion pri natura selektado, kaj proponis ke ekzistis sennombraj planedoj en la universo, multaj kun vivaĵoj. La modernaj valoroj kaj kosmologio sciencaj naskiĝis grandparte el la Epikura tradicio.

La praaj epikuranoj kutime portis (aŭ Etan aŭ Egan) Epitomon por la studado filozofia. La nova libro Epitomo: Epikuraj Skribaĵoj (havebla de CS, de Amazon, kaj aliaj fontoj) estas la unua esperanto-lingva traduko de Ega Epitomo por la modernuloj. Jen la heredaĵo intelekta de la tuta homaro! Bonvolu ĝui miajn proprajn pensojn bazitaj sur la rulaĵoj de Filodemo–kune kun la Ĉefajn Doktrinojn, Vatikanajn Diraĵojn, Epistolojn al Meneceo, Herodoto kaj Pitoklo, kaj Kronikon de la Skolestroj–en Epitomo.

«La Epikura «Nag Hammadi»» recibió 1 desde que se publicó el jueves 20 de octubre de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Hiram Crespo.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.