LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La Esperanta Klubo rifuzas mian membriĝon

Hieraŭ la Bilbaa Esperanto-Klubo oficiale rifuzis la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi…

Esperanto Kulturcentro, BilboHieraŭ la «Bilbaa Esperanto Kulturcentro», la historia Esperanto-Klubo de Bilbao, oficiale rifuzis la membriĝon de Manuel, Majra kaj mi. Krome ili rifuzis instrui esperanton por la kvin homoj kiuj interesiĝis pri ĝi per nia retpaĝo kaj petis al ni helpon.

Kial? La oficiala kaj ofenda ekskuzo estas ke ni «ne estas esperantistoj» (!!!) ĉar ni estas kooperativanoj kaj ni havas nian propran organizaĵon -la kooperativo- kiu havas «pli gravan celon». Kompreneble, la decido rompis la koron de Manuel, kiu estas emocie ligita al la Esperanto movado de multaj jaroj. Tamen, ni devas pripensi tion klar-kape. Kaj memori historion iomete…

La problemo de «Esperantio», la imagita komunumo de parolantoj de Esperanto, kiel ĉiuj imagitaj komunumoj estas ke simple… ĝi ne ekzistas. Dum almenaŭ jarcento, nur ekzistis malcentralizita, hierarkia, tutmonda organizaĵo kiu monopoligis la reprezentadon de la lingvo kaj de ĝiaj parolantoj. Sed sub tiu pompa strukturo kuŝis multaj veraj realaj komunumoj kiu parolis esperante kaj disvolvis novajn formojn de samtavolanaj rilatoj. Ili estis lingvo-ludemuloj, pac-aktivuloj, kulturemuloj… kiuj foje trovis lokon en la organizaĵoj, foje ne.

Dum la naŭdekaj jaroj, la socia uzo de Interreto eksplodis kaj, kune, la distribuitaj komunikadoj profunde ŝanĝis kulturon. La tipaj organizmanieroj de la dudeka jarcento baldaŭ troviĝis en krizo.

«Esperantio» montris ĝian veran naturon: la parolantoj obliĝas rete, sed la tradicia strukturo suferis tion kion Manuel bone nomis la kraŝo de la centro. Kiel ni bone vidis dum ĉi norda somero, oficialaj kongresoj malrekordis kaj tradiciaj organizaĵoj iom-post-iome limigis sian vivon al la debato inter estraranoj.

Samtempe, la realaj komunumoj, kies interkomunikadoj faciliĝis dank’ al la distribuitaj retoj, floris. Kongresoj, eĉ tiuj de la tradiciaj naciaj organizaĵoj, turniĝis platformon por la renkontiĝo de transnaciaj realaj komunumoj.

Kompreneble, la maljunaj «reprezentantoj» ne bone komprenis, nek probable ankoraŭ komprenas ke la tradiciaj strukturoj nur estas alia reto en grandega maro da retoj. Ili rigardis -kiel ni spertis en Bilbo- kaj probable ankoraŭ rigardas retan komunumojn kiel danĝeron por sia monopolo kiu, fakte, ne plu ekzistas. Kiel Manuel klare jam diris en 2010:

La unua celo de la nova UEA estas «Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo». Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?

En Biskajo, tia drama miskompreno, materiiĝas kiel ekstrema sektiĝo: por Eduardo, la naŭ-dek-naŭ-jara estrano kiu ricevis nin en niaj kvar vizitoj al la klubo, televido estas la origino de la dekadenco de la movado, la tri homoj kiuj lernis Esperanton per Interreto kaj aperis en la klubo dum la lastaj jaroj, havis suspektajn manierojn (junecon?) kaj, ankoraŭ pli danĝere, la soro de la Eŭska lingvo estas la ĉefa problemo por la disvastigo de Esperanto en Eŭskolando. Kompreneble, la asocio konstante malkreskis dum la lastaj dudek jaroj.

Tamen, oni ne devas konfuziĝi. Hieraŭ nokte mi verkis retmesaĝon al nia amiko Tonjo por sendi al li kaj al HEF klaran ideon: ni ne estas kontraŭ HEF, kontraŭ UEA aŭ kontraŭ «Bilbaa Esperanto-Kulturcentro». Ni -tri el la ses indjanoj kiu ĉiutage parolas esperante kaj loĝas en Bilbao, probable la ununuraj homoj kiuj ĉiutage parolas esperanton en tiu ĉi urbo- fakte volis kaj klopodis membriĝi kaj kunlabori por la disvastigo de Esperanto. Simple, tio ne eblis. Kaj la problemo kiu kuŝas sub tia malagrabla alproksimiĝo ne estas ĉe nia hejmo.


Ĉi afiŝon komencis pripenson kaj debaton kiu kontinuas en la sekva afiŝo «Kion ni povas lerni pri la debato pri kluba membriĝo»

«La Esperanta Klubo rifuzas mian membriĝon» recibió 0 desde que se publicó el sábado 22 de septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.