LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La Eŭropa Komisiono aprobas subtenon al renovigebla energio en Luksemburgo kaj Malto

Inter 2016 kaj 2020 la du landoj sume elspezos 290 milionojn da eŭroj por la subteno de renovigebla energio.

Inter 2016 kaj 2020 sume la du landoj elspezos 290 milionojn da eŭroj por la subteno de renovigebla energio.

La Eŭropa Komisiono aprobis la planojn de Luksemburgo kaj Malto por subteni la generadon de elektro per renovigeblaj fontoj post kontroli ilian kongruon kun la eŭropuniaj reguloj pri ŝtataj helpoj.

«La subtenkadroj de Luksemburgo kaj Malto ebligos plialtigi en tiuj landoj la produktadon de elektro per renovigeblaj energioj ne difektante la konkurencon, kio troviĝas inter la energiaj celoj de Eŭropa Unio», informis la plenuma instanco de la Unio.

Luksemburgo informis pri siaj planoj subteni la produktadon de renovigebla energio en septembro 2015. La helpo de la Luksemburga ŝtato plenumiĝos per la pago de bonifikoj al mastrumantoj de instalaĵoj por produktado de vento-, sun-, biogasa, akvo- kaj biomasa energioj. La elspezoj por la pago de tiuj ĉi bonifikoj inter 2016 kaj 2020 egalos al 150 milionoj da eŭroj.

En la kazo de Malto, la lando informis la Eŭropan Komisionon la pasintan decembron pri siaj planoj subteni la mastrumantojn de fotovoltaikaj sunparkoj kaj de nemaraj instalaĵoj por produktado de ventoenergio. Inter 2016 kaj 2020 Malto sume elspezos ĉirkaŭ 140 milionojn da eŭroj por la subteno de renovigebla energio.

«La Eŭropa Komisiono aprobas subtenon al renovigebla energio en Luksemburgo kaj Malto» recibió 1 desde que se publicó el Sábado 27 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.