LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La Eŭropa Komisiono remalfermas la debaton pri impostado tra Eŭropo

Debato kies kernaj punktoj estas la harmoniigo de la impostado tra Eŭropo kaj tio ĉu membroŝtatoj rajtas konkurenci inter si per impostosistemoj.

Debato kies kernaj punktoj estas la harmoniigo de la impostado tra Eŭropo kaj tio ĉu membroŝtatoj rajtas konkurenci inter si per impostosistemoj.

La Eŭropa Komisiono konkludis hieraŭ ke Irlando donis neleĝajn fiskajn avantaĝojn al la entrepreno Apple je valoro de 13 000 milionoj da eŭroj. La plenuma instanco de Eŭropa Unio bazas sian konkludon je malrespekto de la eŭropuniaj reguloj pri ŝtataj helpoj.

«La membroŝtatoj ne povas doni fiskajn avantaĝojn selekte al certaj entreprenoj, ĉar tia rimedo estas neleĝa laŭ la reguloj de Eŭropa Unio pri ŝtataj helpoj. La enketo de la Komisiono permesis konkludi ke Irlando disponigis neleĝajn fiskajn avantaĝojn al Apple kiuj ebligis al la entrepreno pagi konsiderinde malpli da impostoj ol aliaj entreprenoj», deklaris la komisionano Margrethe Vestager, responsa pri la Politiko pri Konkurenco.

Sekve, la Eŭropa Komisiono petas al Irlando, ke ĝi postulu al la Entrepreno Apple la pagon de la nepagitaj impostoj kio laŭ la enketo de la Komisiono faras totalon de 13 000 milionoj da eŭroj. La irlanda ministro pri Financoj, Michael Noonan, jam esprimis sian malkonsenton pri la konkludo de la Eŭropa Komisio kaj diskonigis la intencon de Irlando apelacii al Eŭropaj kortumoj.

Michael Noonan aldone deklaris «tio ĉi [apelacio] estas necesa por defendi la integrecon de nia fiska sistemo, estigi fiskan certecon al negocoj kaj defii la uzurpadon fare de la eŭropuniaj reguloj pri ŝtataj helpoj de la fiskaj kapabloj de suverena membroŝtato».

La vortoj de la irlanda ministro pri financoj malkaŝas la kernan debaton kiun remalfermas la Eŭropa Komisiono per sia konkludo. Debato kies kernaj punktoj estas la harmoniigo de impostosistemoj tra Eŭropo kaj tio ĉu membroŝtatoj rajtas konkurenci inter si per impostosistemoj.

Kadre de tiu ĉi kerna debato reagis Pervenche Beres, proparolanto pri ekonomio de la politika grupo S&D en la Eŭropa Parlamento. Pervenche Beres deklaris ke la konkludo de la Eŭropa Komisiono estas «klara elmontro pri tio ke tiuj impostaj praktikoj kiuj estigas konkurencon por malaltigo de impostoj inter membroŝtatoj estas ne plu akcepteblaj».

«La Eŭropa Komisiono remalfermas la debaton pri impostado tra Eŭropo» recibió 3 desde que se publicó el Miércoles 31 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.