LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La epikuranoj en antikveco estis konataj kiel la dudekanoj (aŭ 20-anoj, en la greka lingvo eikadistae), ĉar ili festis la 20-an tagon de ĉiu monato per filozofio, komunumeco kaj nutraĵoj. Ili sciis, ke manĝaĵo, kiel muziko, kreas komunumon, kaj ilia amikema doktrino igis ilin voli faciligi la procezon amikiĝi.

Epikuro en sia testamento establis la feston de la dudeka tago, inter aliaj aferoj, «laŭ la reguloj nun validaj». Tio indikas ke tiu ĉi tradicio aperis dum lia vivo kaj, antaŭ lia morto, ĝi jam estis komunuma farendaĵo.

Kaj el la enspezoj faritaj de mi…havu apartajn provizojn…por la kunveno de mia tuta lernejo ĉiun monaton je la dudeka tago por memorfesti Metrodoron kaj min mem laŭ la reguloj nun validaj… legeblas en la fina testamento de Epikuro

Laŭ Filodemo de Gadara, je la dudekaj tagoj Epikuro ornamis sian domon per la fruktoj de la sezono kaj invitis ĉiujn al la festo. Rimarku ke Filodemo specife parolis pri manĝaĵo kiel arto, kiel dekoracio. Tio sugestas ke tradicie la pladoj de la dudekaj tagoj estis gajaj, artaj kaj lukse prezentataj, eble ornamitaj per floroj kaj servitaj en belaj kaj buntaj pletoj. Sed la vera kialo por kunveni estis festi la amikecon!

Ni devas serĉi iun kun kiu manĝi kaj trinki, antaŭ ol serĉi manĝaĵon kaj trinkaĵon, ĉar manĝi sola estas vivi kiel leono aŭ lupo. – Epikuro

Ĉiumonate laŭtradicie la komunumo kunvenis kaj oni lernis filozofion. La festo de la dudekaj tagoj estis tiom fama, ke la epikuranoj estis konataj kiel la dudekanoj kaj oni ne troigus, dirante, ke la tradicio de la dudekaj tagoj estis la ĉefa elemento kiu prezervis la epikuranajn komunumojn dum 700 jaroj, dum la membroj de la aliaj filozofiaj skoloj jen venis kaj jen foriris. La festo de la dudekaj tagoj daŭre fortigis la lojalecojn inter la membroj de la filozofio amikema ĝis la imperiestro Justiniano fermis ĉiujn skolojn filozofiajn ne-kristanajn en la kvina jarcento.

Hodiaŭ, ekzistas jam dimanĉaj kunvenoj (Sunday Assembly)– kiuj estas eklezioj por sendiuloj –sed kelkaj nuntempaj epikuranoj (kiel Luis Granados) ankoraŭ preferas la plej privatan kaj intiman feston de la dudekaj tagoj inter amikoj konataj kaj fidindaj. Por memorfesti la praajn dudekanojn, «Eŭropano» publikigos filozofiajn eseojn ĉiumonate je la dudeka tago.

«La festo de la dudeka tago kaj ties originoj» recibió 5 desde que se publicó el sábado 20 de agosto de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Hiram Crespo.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.