LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La graveco de la grizaj pecoj kaj la “neŭtraleco” de la esperantistoj

Kelkfoje “neŭtraleco” estas tre militanta sinteno…

abismoDum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, dekoj da mikroekonomikaj modeloj aperis por klarigi la kreskinta socian apartigo en la tutmondaj grandaj urboj.

Unu el plej fama modelo estis proponita de Thomas Schelling. Imaginu dam-tabulon. Ĉiu kvadrato estas hejmo, kaj la tabulo mem estas urbo. Dum la origina momento, sur la blankaj kvadratoj estas blankaj pecoj kiuj figuras riĉulaj familioj kaj sur la nigraj kvadratoj estas nigraj pecoj kiuj figuras malriĉulaj hejmoj. Neniu transloĝiĝos se estas ĉirkaŭita de almenaŭ tiom kvanto de pecoj (familioj) ol sia sama komunumo kiom pecoj el la alia grupo. La malriĉuloj ĉar ne povas atingi la nivelon de komunan elspezon de riĉa kvartalo, la riĉuloj ĉar ne volas esti minoritato (kaj probable pagi multe da sociajn elspezojn).

Se, kiel ni diris antaŭ, en la startpunkto blankaj pecoj estas sur blankaj kvadratoj, kaj nigraj pecoj sur nigraj kvadratoj, nenion oni ŝanĝos kaj ni rigardos socian integrigitan urbon. Sed la situacio estas rompiĝema. Ŝanĝu ununura peco kaj rigardu la reagadon de la aliaj pecoj (familioj). En ne granda nombro da movoj, la urbo ŝanĝos tute ĝis la plena apartigo.

Ĉu ĝi estas realista modelo? Probable en kreskanta ekonomio la divido inter familioj ne estas tiel klara kiel inter blanka kaj nigra pecoj. Se la riĉuloj ekestas majoritato en via medio vi povas esperi plibonigi vian ekonomian situacion kaj akcepti pagi pli grandaj komunajn elspezojn. Kaj simetrie, riĉuloj eble esperas vi prosperos.

Simpliganta ni povus diri ke ekonomia kresko produktas mezklasan “grizajn pecojn” kiuj konservos la socian adheron evitanta urban apartigon. Kontraŭe, kresko de la ekonomia malegaleco faciligas la rompiĝon de la urbaj ekvilibroj. Fakte dum krizaj momentoj kvartala apartigon vere okazas, la urbaj centroj ruiniĝas kaj la socia kraŝo prezentiĝas kiel urba krizo.

Hodiaŭ, en Eŭropo, pli kaj pli, urbaj limoj estas ankaŭ lingvaj limoj, kaj dank’al kreskanta naciismo de la Eŭropaj ŝtatoj, politikaj diferencoj estas danĝere etniganta.

En ĉi tiu kadro, la veto por la esperanto havas specian signifon: se ni difiniĝas kiel grizajn pecojn, se ni konstruas komunumojn kiu ne deziras esti iloj de la socia kaj lingva apartigo, ni praktike batalas kontraŭ socia malkomponiĝo.

Evidente ĝi ne estas facila, kelkfoje neŭtraleco estas ega militanta sinteno.

«La graveco de la grizaj pecoj kaj la “neŭtraleco” de la esperantistoj» recibió 0 desde que se publicó el Martes 4 de Septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.