LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La komunaĵo estas la plej antikva kaj universala formo de proprieto

La arbaraj kaj agraraj komunaĵoj estas la origina formo de proprieto kaj laboro, aperintaj multe pli antaŭe ol la ŝtata proprieto kaj la privata proprieto, ĉiuj la lingvoj havas vortojn por nomi ties instituciojn, jen la polinezia mumi, jen ubuntu jen la nordamerika potlaĉo.

survoje al la andechaPasintan tagon ni ricevis en la indiana ligildeponejo ligilon de Querolus al afiŝo de Bernardo Sampa titolita «La pasinteco 2.0 de la antaŭhispana Ameriko». Bernardo memorigas kiel

kelkaj vortoj de la Hispana, kiel komunaĵo (commons), ekzistas ekde la unua vortaro de Antonio Nebrija (1494) kaj la unua skriba referenco datiĝas de 1477

Poste li altiras sian atenton al la nomoj de la institucioj de la komunaĵo de la popoloj kaj la amerikaj civilizacioj, ekde nia tre referencata Potlaĉo al mutirão. Bela promeno kiu memorigas al ni ke la institucioj de la komunaĵo estas universalaj kaj multe pli antikvaj ol la Moderneco, tial estas vortoj en preskaŭ ĉiuj la lingvoj. Kiel skribis antaŭ ne longe María:

En la Hispana, sekvante la Asturian ni ĝin nomas andecha, en la Portugala mutirão, en la Eŭska auzolan, en la Rusa toloka, en la Finna talkoot, en la Norvega dugnad… prekaŭ ĉiuj lingvoj havas vorton por la komunuma laboro. Ankaŭ por la komunaj havaĵoj: la tradicia «komunaĵo» de kamparanoj kaj kunfrataroj de fiŝkaptistoj, la «iriai» en la Japana, la «commons» en la Angla, estas la baza formo de publika havaĵo neŝtata

Kial tiuj ĉi universalaj spuroj jen de la polinezia mumi jen de la sudafrika ubuntu jen de la nordamerika potlaĉo? Ĉar la agraraj kaj ĉasaj komunaĵoj estas la origina formo de proprieto kaj laboro antaŭ la ŝtata proprieto kaj la privata proprieto. Institucioj kiuj sin tenis viglaj tra la tuta mondo eĉ en la Mezepoko kaj kiuj rezistis la Modernecon kun relativa forto ĝis tiam kiam la «amortizoj» de la unua liberalismo en la povo devigis ilin evolui al… la moderna kooperativismo.

Kaj hodiaŭ rezultas klare ke retrovi la fundamentojn kaj revalorigi la antikvan agraran komunaĵon estas esence por ne ripeti la erarojn de la kooperativismo en la naskiĝanta P2P-produktadomaniero.

«La komunaĵo estas la plej antikva kaj universala formo de proprieto» recibió 0 desde que se publicó el viernes 20 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Natalia Fernández.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.