LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La konfuzoj kiujn Zamenhof ne akceptis

Teritorio, ŝtato kaj nacia komunumo evidente ne estas la samo. La kreinto de Esperanto, Zamenhof, klopodis aldoni al sia lingvo manieron distingi ilin. La konfuzoj, kiujn Zamenhof ne volis, ne servas por solvi la ĉefan problemon, sed por scii kiu ĝi estas kaj povi almenaŭ alfronti ĝin kun klareco.

zamenhofLazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, plu estas polemika eminentulo: sanktigita de multaj esperantistoj, insultita de multaj kritikantoj de Esperanto, la apero en Kaliningrado, antaŭ jardeko de «Mi estas homo» publikigis tutan universon da temoj kiujn ni jam parte prilaboris en «De la nacioj al la retoj» kaj kio fariĝos mallonga eseo dum la somero.

Tamen tio, kio interesas min hodiaŭ, estas prinoti lian profundan kontraŭnaciismon kaj kiel -laŭlitere- li ĝin tradukis al Esperanto… malfeliĉe sen fine atingi plenan sukceson.

En 1914 reagante al peto aliĝi al nove fondita Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio li diras:

Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron, kiu dividus sin nur laŭ teritorioj, sed ne laŭ gentoj kaj religioj. Estas vero ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – esta multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon da malfeliĉoj.

Jam en longa artikolo en 1904, li proponis ke, tial ke Esperanto permesis klare nuanci inter lando, ŝtato kaj patrio (en la naciisma senco), la ŝtatoj devus ĉesi esti nomataj kvazaŭ ili konsistus el homogenaj etnaj grupoj por ekhavi neŭtran nomon bazitan sur tiu de ilia ĉefurbo.

Tiel la uzo de FrancujoHispanujo devus limiĝi por la imagitaj komunumoj de samnacianoj (tiuj kiuj konsideras la nacian identecon kiel sian –patrujon). Male la ŝtato devus esti nomata Parizregio (la suvereneco sidanta en Parizo) aŭ Madridregio kaj la teritorioj regataj de la menciitaj ŝtatoj povus esti senigitaj je etna subsenco per la kunmetaĵoj ParizlandoMadridlando.

Al tio ĉi, kvankam Zamenhof ne inkluzivigis ĝin en sian tekston, oni devus aldoni la sufikson -i- -nuntempe uzata de multaj esperantistoj por priskribi ion kion oni ne scias ĉu estas la teritorio aŭ la ŝtato (kiam oni diras Francion o Hispanion) sklave reproduktante la kutiman naciisman konfuzon en niaj lingvoj- kies uzo devus limiĝi por komunumoj, ĉu imagitajrealaj: la ludamantio, la esperantiola indianio.

Ja temas pri nenia granda solvo, eĉ ne por la propono de nova «politika ĝusteco», nur temis pri klopodo klarigi la terminojn, pri tio ke la lingvo helpu teni klara la nuancojn kaj ne pro intereso estigi konfuzojn. Kaj estas klare ke tiuj terminoj helpas ne fali en la kaptilon de la naciismo unuflanke kaj aliflanke de la mondo kiam oni pafas al vi vole nevole la aserton «vi estas hispano». Mi estas senprobleme sed ankaŭ sen falsaj identecaj fieroj madridregiano kaj se Eŭskujo iam sendependiĝas kaj mi plu loĝas en Bilbao, gazteizoregiano, sed neniam mi estos ĉu hispano ĉu eŭsko… kvankam kompreneble ŝajnos al mi bonege ke amikoj miaj sentu sin parto de la Hispanujo (la komunumo malteritorigita de tiuj kiuj sentas kaj rekonas sin hispanoj) aŭ Eŭskujo (la komunumo malteritorigita de tiuj kiuj sentas kaj rekonas sin eŭskoj). Sed tutcerte kion mi permesos nek al unuj nek al aliaj estas ke ili diru al mi ke nur la membroj de difinita nacia komunumo rajtas je plena civitaneco en difinita ŝtato aŭ loĝi en difinita teritorio (lando).

La konfuzoj, kiujn Zamenhof ne volis, ne servas por solvi la problemon, sed por scii kiu ĝi estas kaj povi almenaŭ alfronti ĝin kun klareco.

«La konfuzoj kiujn Zamenhof ne akceptis» recibió 0 desde que se publicó el jueves 5 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.