LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ubuntu abundas je interesaj kaj novigaj projektoj

Estas ĝojige konstati la altan produktivecon de Ubuntu kaj antaŭvidi la alvenon de plurlingveco al tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

ubuntukonverghoUbuntu estas unu el niaj preferataj linuksaj sistemoj. Ĝi estas nia ĉiutaga mastruma sistemo kaj jam de pluraj jaroj ni kontribuas al ĝi jen per tradukado al Esperanto jen per testado de plej novaj eldonoj. Ubuntu baziĝas sur Debian kaj ĝi naskiĝis jam antaŭ pli ol dek jaroj kun du ĉefaj karakterizaĵoj: uzebleco kaj plurlingveco.

Lastaj dek jaroj kontentige pasis kaj Ubuntu enradikiĝis kiel plej populara kaj vaste uzata linuksa sistemo. Ĝi disponeblas en amaso da lingvoj kaj atingis solidan pozicion en la merkato de labortablaj komputiloj. Ja temas pri grandaj atingoj kiuj donas grandan feliĉon al ĝiaj uzantoj kaj ŝuldiĝas al novigaj vetoj de la Ubuntu-teamo. Des pli ĝojige estas ke, la venontaj jaroj promesas abundi je pli da interesaj kaj novigaj projektoj.

snappyPlej granda parto el tiuj novigaj kaj interesaj projektoj rilatas al la konverĝoplano de Ubuntu. La celo de la konverĝoplano estas ebligi al uzantoj de Ubuntu disponi je la samaj aplikaĵoj kaj programoj sendepende de tio ĉu tiu uzas sian poŝttelefonon, sian tekokomputilon aŭ sian tabulkomputilon.

La grafika ŝelo Unity estas unu el tiuj projektoj kaj ĝi jam estas uzebla en granda gamo de aparatoj. Kaj la lanĉo de aliaj projektoj proksimiĝas. Mir, grafika servilo, ĵuse atingis gravan mejloŝtonon kaj Snappy, nova pakaĵsistemo, estas disponebla testocele por scivolemuloj kaj programistoj.

Eblus detale paroli pri ĉiu el tiuj projektoj sed ĝenerale estas ĝojige konstati la altan produktivecon de Ubuntu kaj antaŭvidi la alvenon de plurlingveco al tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

«Ubuntu abundas je interesaj kaj novigaj projektoj» recibió 6 desde que se publicó el Sábado 25 de Julio de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.