LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La kraŝo de la centro

La unua celo de la nova UEA estas «Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo». Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?. Ne dankon!

La kraŝo de la centro estas unu el la makrotendencoj indikitaj de Josu Ugarte en lia libro Kiel eliri el la krizo. Li difinas ĝin kiel la fenomenon kiu okazas en la maturaj merkatoj en kiuj la plej famaj markoj perdas merkatkvoton antaŭ la unuaprezaj produktoj -senmarkaj aŭ komunmarkaj- kaj la luksaj produktoj. Resume la centro perdas klientojn kaj sekve povon. En la mondo de la asocioj, almenaŭ Esperantie, la afero samstatas sed, anstataŭ perdi klientojn, la asocioj perdas membrojn. Tiu ĉi fenomeno tuj venis al mia kapo post legi la artikolon kiun Manolo Pancorbo prezentis al mi en komento al mia lasta afiŝo. Jen kiel Anna Lowenstein, verkinto de la menciita artikolo, konstatas la fenomenon:

UEA perdadas membrojn. Iom post iom ĝi fariĝas periferia, dum la vera Esperanto-agado okazas aliloke. Se la nuna evoluo daŭros, post kelkaj jaroj UEA malaperos entute, dum samtempe Esperanto mem bone fartos kaj viglos en la reto

La afero simplas kaj tiel prezentas ĝin al ni Josu Ugarte. Li diras al ni ke «la merkato kaptita de la centro eskapis al la unuaprezaj produktoj aŭ al luksaj produktoj». En la mondo de la Esperantaj asocioj tio tradukiĝas en la fakton ke antaŭe homoj bezonis ilin, estis kaptitaj, por uzi Esperanton, agadi, organizi renkontiĝojn, resume aĉeti iliajn produktojn. Sed nun dank’ al la Interreto kaj la tutmondiĝo la unuaprezaj produktoj abundas (podkastoj, blogoj, virtualaj kaj malgrandaj renkontiĝoj….). Rezulte homoj ne plu bezonas asociojn.

Anna Lowenstein, post konstati la kraŝon de la centro, trovas ĝin bedaŭrinda kaj sub la penso «la Esperanto-movado sen ia centra instanco estas malfacile imagebla» prezentas teorion laŭ kiu la hodiaŭaj unupuloj, samkiel la unuopuloj de la 19a jarcento, ekhavos la neceson havi centran organizaĵon kaj fondos novan UEA. La unuopuloj de la 19a jarcento komunikiĝis per la telegrafo kaj la poŝto, malcentralizitaj komunikiloj. Sed la plej uzataj komunikadrimedoj de la hodiaŭaj unuopuloj estas interretaj, do plej ofte distribuitaj. Tion ĉi ŝajne forgesas Anna Lowenstein kaj sekve ŝi preteratentas la fakton ke topologio kunportas valorojn. Ĉio ĉi igas min pensi ke ŝi fidas je ripetiĝo de la telegrafaj sekvoj, fakte ŝi eĉ proponas la epiteton «internacia» por tiu nova centra organizaĵo kiu laŭ ŝi montriĝos necesa. Telegrafa topologio en Interretaj tempoj, internacia en transnaciaj tempoj. Ne dankon!

La artikolo finiĝas respondante al la demando «kia estu tiu novstila asocio?». En la respondo al tiu demando oni prezentas la celojn de tiu nova UEA. La unua estas «Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo». Kadre de tiu celo la plano estas gvidi, kunordigi kaj subteni tiujn projektojn kiuj naskiĝis ekster la centra organizaĵo. Do ĉu la unua farenda afero de tiu necesega novstila asocio estas meti sub sian kontrolon (Gvidi…kunordigi) projektojn iniciatitajn de aliaj?. Ne dankon!

La 4a celo «Reprezenti la esperantistojn ĉe oficialaj instancoj» konfirmas ke la plano estas reprodukti la strukturojn de la mondo de centralizita povo.

Plian fojon ĉu antaŭ la kraŝo de la centro ĉu antaŭ la dekadenco leviĝas la flago de la centralizita mondo. En la mondo de la merkatoj petatas doganfermo, en la mondo de la asocioj novstilaj centralizantaj organizaĵoj.

Tute male. Antaŭ fenomenoj kiel la dekadenco kaj la kraŝo de la centro necesas, ne retropaŝi, sed pli el tio nova, pli da distribuiteco. Ne necesas centralizado kaj kontrolo sed pli malferma kaj distribuita socio.

«La kraŝo de la centro» recibió 0 desde que se publicó el lunes 15 de noviembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.