LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La limoj de la reta mondo

Estas tempo por la magio de la diasporoj kaj la iniciatoj kapablaj starigi pontojn inter la novaj limoj.

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

revuo esperantoEn septembro de la jaro 2003 mi komencis lerni Esperanton. Ekde tiam mi estas fidela leganto de esperantlingvaj literaturo kaj periodaĵoj ĉu retaj ĉu paperaj. Mi voris grandan parton de la esperantlingva literaturo legebla rete dank’ al «OLE», granda reta datenaro pri la Esperanta literaturo. Mi senĉese, senfine kaj senhalte trafolumis la ttt-paĝojn de «OLE» kaj daŭre de tempo al tempo vizitas ĝin cele al priesploro de ĝiaj plej freŝaj aldonaĵoj. En la papera mondo mi, dum la lastaj jaroj, scivoleme sekvis la evoluon de «La Ondo de Esperanto» kaj «Monato» kaj mi estis unujara abonanto de la revuo Esperanto, oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio.

Pasintjare mi reinteresiĝis pri la revuo Esperanto post la publikigo de la informo pri la ŝanĝo de redaktoro. Plie la redaktoran postenon transprenis nia bona amiko Fabrício Valle. Fine de decembro aperis kaj libere elŝuteblis la unua numero de la revuo sub lia redaktado. En la enhavo de la unua numero mi trovis novaĵon kiu aparte kaptis mian atenton kaj intereson: la Esperantista ekonomio.

Kio estas la Esperantista ekonomio?

intraespo-300x122Intraespo, Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio, difinas ĝin tiel,

Oni difinas Esperantistan ekonomion kiel la aron de ĉiuj ekonomiaj aktivaĵoj en kiuj la internacia lingvo Esperanto ĉu rekte, ĉu nererekte, rolas kiel laborlingvo

Alivorte la Esperantista ekonomio difinas spacon en kiu eblas fari ekonomiajn interŝanĝojn dank’ al la posedo de komuna lingvo. Sekve ĝi estas plia merkato en la novaj mapoj de la reta mondo, tio estas, la mondo naskiĝinta el la alveno de Interreto kaj ĝia nova reta topologio.

Tiu ĉi difino sendube starigas plurajn demandojn, debatojn kaj priesplorindajn temojn pri la Esperantista ekonomio kaj pli ĝenerale pri la rilato inter lingvoj kaj ekonomio. Ja temas pri vasta esplortemo, sed mi ŝatus ĉi-sube enkonduke prezenti du aspektojn: la influo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo kaj la difino de proksimeco en la reta mondo.

Influo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo

nuevas fronterasLa ekonomia aktivaĵo estas nenio alia ol la aro da transakcioj kaj interŝanĝoj inter ekonomiaj agantoj. La plenumon de tiuj transakcioj kaj interŝanĝoj oni realigas surbaze de komuna interkonsento rilate la prezon kaj la karakterizaĵojn de la varo aŭ servo komercata, kaj la kondiĉojn de la transakcio. Por la alveno al tiu interkonsento vendanto kaj aĉetanto devas interkomunikiĝi, kio eblos nur se ambaŭ agantoj posedas komunan signosistemon: jen la rolo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo.

Sekve la lingvoj influas sur la transakcikostoj rilataj al la kapablo de komunikado kaj kompreno inter la malsamaj agantoj. Plie la lingvoj influas sur la konsumkostoj por la aĉetantoj. Ekzemple, necesas lerni la germanan por konsumi germanlingvan literaturon.

Tial la unua plej proksima merkato por ni ĉiuj estas tiu disvolviĝanta en nia denaska lingvo ĉar ni jam regas la lingvon uzatan por pridiskuti la interkonsentojn necesajn por la ekonomia aktivaĵo. Male se ni volus komenci vendi niajn produktojn aŭ servojn en merkato disvolviĝanta en lingvo malsama al nia denaska lingvo ni devus komence pagi la kostojn – monajn aŭ tempajn – por aliri la novan lingvon aŭ pagi la kostojn de la tradukservoj.

La rolo de la lingvoj en la ekonomia aktivaĵo ne estas ĵusa eltrovaĵo. Do, Kiu estas la novaĵo? kial plurlingvismo kaj lernado de lingvoj pli kaj pli fokuse prezentiĝas en la difino de la merkatoj kaj la internaciiĝo de la entreprenoj?

Proksimeco kaj la novaj mapoj de la reta mondo

Ĉu lingve aŭ geografie proksima? La distancoj de la reta mondo neniom rilatas al la geografio. Clay Shirky prezentis tre trafan novan difinon de proksimeco en sia artikolo «lingvaj retoj».

la difino de proksimeco transiras el tio geografia al tio lingva: du landoj kundividas landlimon nur okaze ili kunposedas lingvon. La mapo de la mondo estas redesegnata surbaze de tiuj ĉi aksoj: Komercanto en Londono troviĝas pli proksime de siaj kolegoj en Novjorko ol de tiuj en Frankfurto, kaj programisto en Sidnejo troviĝas pli proksime de siaj sampostenuloj en Vankuvero ol de tiuj en Tajpeo

La lingvoj difinas la novajn limojn de la mapoj de la reta mondo. Estas tempo por la magio de la diasporoj kaj la iniciatoj kapablaj starigi pontojn inter la novaj limoj.

«La limoj de la reta mondo» recibió 8 desde que se publicó el Domingo 12 de Enero de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

Diseño y programación por el Grupo de Cooperativas de las Indias. Visita el blog de las Indias y suscríbete al videoblog.