LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La monaĥejo estas elkreskaĵo de la roko. En la distanco, ĝiaj malabundaj konstruoj similas malgrandan kolonion de fungoj nutritaj per radikoj de optika fibro izolitaj per plasto kaj metalo. Sube, post la arbaro, la montoj disiĝas farante videblaj la tri valojn kiujn unu fara tago malfermis la movado de la glaciero. La du pli okcidentaj el ili estas tiuj kiuj la kirgiza registaro donis kiel kolonion al la agentejo. Formale, luo dum duona jarcento administrita por la monaĥejo kiel «speciala zono» de la «aŭtonoma oblatzo de la Oriento de la Koĉkor». En niaj kantoj, «la» tero, «sennaciujo».

Ĉio komencis jardekojn antaŭe. La 20a jarcento fermis inter etnaj purigadoj, militoj de sendependeco kaj ondoj de dekoj da miloj da rifuĝintoj. La 21a jarcento ne estis komencinta pli bone kaj eĉ en la malnova Eŭropo la liberantaj paroladoj nature transformiĝis en ksenofobian argumentojn. La ŝovinista postsovetia rankoro estis la unua avizo. Neniu tro zorgis, la plejmulto konsideris ĝin ekscentra, kvazaŭ nepra kromprodukto de la eŭropa reunuiĝo. Sed la monstro malfrue denove okupis la centron de la kontinenta politiko. Eŭropa Unio, ĝis tiam kutima ekzemplo de superado de la naciaj nekomprenemoj, subite silentis kiam Latvio neis la civitanecon al preskaŭ triono de liaj loĝantoj aŭ kiam Rumanio senvalidigis la pasportojn de la ciganoj.

La fantomo de la normaligado de la perversa «Eŭropo de la Popoloj» subite ekformiĝis kiam Hungario havis sian unuan supernaciistan registaron. Frue la brita ĉefministro prononcis harangojn kontraŭ la intereŭropaj migradoj kaj antaŭ du jaroj Britio eliris la Eŭropunio.

En tiu medio, revi alternativon al la nacioj, konstrui, ŝtonon post ŝtono, eŭron post eŭro, transnacian identecon, identecon superanta la nacion, ŝajnis frenezo. Sed ĉiam estas iu frenezulo por ĉiu revo.

Kelkfoje mi spektas dum horoj la herbejon, memoranta kiel ni alvenis ĝis ĉi tie.

(Daŭrigota…)

«La monaĥejo» recibió 3 desde que se publicó el sábado 18 de abril de 2015 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.