LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

shafhundojEn la lastaj tagoj la ekzisto de plej diversaj konkursoj kaptis mian atenton kaj mirigis min. La unua el tiuj konkursoj estas la konkurso de rostaĵoj en kiuj lastaj okazigoj la malvenko de la Argentina teamo estis prezentita kiel granda skandalo en multaj ĵurnaloj. Kelkaj eĉ ne povis kredi tion ĉar ŝajne rostaĵo estas Argentina propraĵo. Trans la karakteriza ridindeco de la naciismo, kaptis mian atenton la pasio de kelkaj konkursantoj kaj la beleco de la rostaĵoj.

La dua konkurso kiu sin prezentis antaŭ mi estis tiu de ŝafhundoj. Amikino hodiaŭ rakontis al ni ke ŝi havas novan hundeton kiu estas ido de ĉampiono de la ŝafhundoj. Mi ne bone scias pri kia – ĉu regiona, loka aŭ internacia – konkurso ŝi precize parolis sed ĉu ne estas mirinde?

Kaj la tria konkurso estas tiu kiu ne nur kaptis mian atenton sed pleje interesas min. Temas pri la konkurso de konversaciaj aventuroj. Ĝi estas tre interesa kaj la konversaciaj aventuroj kiuj konkursas estas tre bonkvalitaj kaj ludindaj. Ĉu vi iam ludis konversaciajn aventurojn?

«La mondo de la konkursoj estas mirinda» recibió 23 desde que se publicó el Miércoles 24 de Junio de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.