LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La neadaptiĝo de la financa kapitalo al la malgranda skalo ĉe la origino de la krizo

Kiam la teknologioj reduktis draste la efikan skalon de produktado, la kapitalo, anstataŭ adaptiĝi fuĝis al la opakeco de la valorpaperigo kaj la grandaj mallonga-tempaj movoj. Dum la riskopreferoj ne estu modifitaj permesante reintegrigi la kapitalon en la realan produktadon (ĉiufoje de malpli granda skalo) la ĉefkaŭzo de la krizo daŭre agados. Tamen tiuj kapitalamasoj havas pli bonan mallonga-tempan rimedon: apogi sin sur la kapto de la ŝtato per la makrokorporacioj aŭ ŝuldo… pelante la dekadencon kaj la detruon de produktivaj kapabloj.

Adicción a las burbujasKomence de la 90-aj jaroj la novaj teknologioj komencis havi rektan sekvon en la produktado: la disvolvo de la produktiveco je malgranda skalo fariĝas drama. La apero de la Interreto kaj la malpliiĝo de la obstakloj al la komerco kontribuas al la disrompo de la valorĉenoj: la makroentreprenoj kiuj kreskis surbaze de la integrigo de la produktadĉenoj, komencas ekterigi segmentojn kaj procezojn subkontraktante multe pli malgrandajn entreprenojn distribuitajn tra ĉiufoje pli vasta geografio. Ĝi estas la epoko de la relokado kaj la ne-markemblemo. Sed baldaŭ, multaj el tiuj «malgrandaj periferiaj» komencas integrigi produktivajn ĉenojn per si mem. La centro komencas trovi konkuron en la periferio ĝuste en la sektoroj de plej multa aldonvaloro. La fenomeno manifestiĝas per daŭra kresko de la internacia komerco kaj aldoniĝas sub la formo de la emerĝo de la BRIC-landoj (statistikoj de UNCTAD ankaŭ laŭ regionoj).

Evolución del comercio mundial

El la vidpunkto de la organizado de la produktado kio okazas estas ke la teknologia ŝanĝo draste reduktadas la efikan grandon de skalo. Sed tio ĉi kuntrenas veran problemon por la kapitalo: ju pli proksimaj de la individuigita produktado ni troviĝas, des malpli necesa ĝi estas. Ekamasiĝas grandaj sumoj da financa kapitalo kiuj ne povas integriĝi en la produktadon. La kapitalo havas malpli da grandaj projektoj en kiujn investi kaj ĝi komencas moviĝi en maniero ĉiufoje pli rapida, pli sentiva antaŭ ŝanĝoj en la ŝancoj kiel ni povas vidi en la historio de internaciaj fluoj de kapitalo:

Tutmonda MEP

Se ni volus priskribi ĝin bildece, ni povus diri ke la mekanismo kiu ligis produktadon kaj kapitalon kiel kvazaŭ pinjonojn de biciklo ŝanĝis siajn proporciojn. Al malgrandaj ŝanĝoj en la produktivaj eblecoj la kapitalo respondas per grandaj mon-moviĝoj… eĉ se ili ne estas necesaj ĉar la skalo de produktado jam ne postulas tion. Se la sperto de la naŭdekaj jaroj estus postlasinta dubojn, la bobelo kaj posta krizo de la punktocom-emtreprenoj (unua pinto en la antaŭa grafikaĵo) faris tion evidenta kaj la usona hipoteka bobelo (dua pinto) nekontestebla: tiuj kapital-amasoj sencelaj rezultigas spekulativajn bobelojn per si mem… kun gravaj sociaj sekvoj kiam ili sin direktas al merkatoj kiel tiu de la estontecoj de la nutraĵoj.

Fariĝas evidenta la neceso de financa novigado por retransformi la strukturon de la tutmonda kapitalo al la novaj industriaj kondiĉoj, al la ŝanĝo de efikaj produktado-skaloj. Sed, kiel atentigis Juan Urrutia en 2005, la stimuloj prenas alian direkton: valorpaperigoj kaj aktivoj opakaj kiuj maskas la divorcon inter la kapitalo kaj la produktiva sistemo kaj preparas la mekanismojn de la nuna krizo.

Sed la krizo ne metis en diskuton la ĉefajn mekanismojn kaj problemojn. La gazetaro plenplenas je ekzemploj: hieraŭ vendrede revizio de la ĉina kreskado de 8.3% al 8.1% ŝokis la investoanalizistojn kaj la specialigitan gazeraton. Ĉu oni povus konsideri tion malbona datumo? Tute ne, sed malgrandaj procentaj varioj signifas multe por tiu financa kapitalamaso kiu moviĝas ĉe la tutmondaj merkatoj.

La korektoj

Post la falo de la Pundo en la jaro 92, la krizo de la Tajlanda bahto en la jaro 94, ĝia meksika ekvivalento kaj la rezultanta «tekila sekvo», la detrua kaj malstabiliga karaktero de rapidaj movoj de amasoj da spekulativa kapitalo -io nova tiam- fariĝis evidenta. Malfermiĝis debato pri la Tobin-imposto sed la ideo estigi «retendigojn» manifestiĝis absolute ne efika.

La ĉefafero estas ke la financa kapitalo postulas novan ondon de novigado kiu integrigu ĝin en la produktivan sistemon. Por ke tio okazu tio fundamenta estas ke ĝi modifu siajn riskopreferojn por servi al long-perspektivaj grandaj substruktur-projektoj kaj projektoj de malgranda skalo kiuj estas tiuj kiuj subtenas la novigadon, dungiĝadon kaj la disvolvon.

En tiu ĉi dua vektoro la sperto de la mikrokreditoj kaj la novigado en manieroj de kompenso de la kapitalo montras efikajn manierojn de aldoniĝo de riskoj kaj institucia transformado. Kaj certe ili sufiĉus kiel bazo por endogena transformado… sed estas klare ke spontana ŝanĝo ne okazos dum la kapto de la ŝtato, per la makrokorporaciojŝuldo ne estu metita en diskuton kaj la disvolvo de la dekadenco -kun ties konsekvenca detruado de produktiva kapablo- estu rigardata simple kiel flanka damaĝo kaj ne kiel rekta sekvo de tiu kapto.

«La neadaptiĝo de la financa kapitalo al la malgranda skalo ĉe la origino de la krizo» recibió 0 desde que se publicó el Domingo 24 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.