LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La nova mondo preferas alpreni decidojn laŭkonsente

Ni devis atendi la alvenon de la Interreto kaj la naskiĝo de novtipaj komunumoj en la lastaj jaroj por vidi populariĝon kaj eksperimentadon kun novaj alternativaj decidosistemoj kies ĉefa celo estas favori la interkonsenton.

Zappos-Company-CultureFine de 2013 la firmao Zappos anoncis al siaj dungitoj la enkondukon de nova organizmodelo kaj la adopton de la principoj de la holokratio. La nova organizmodelo inkluzivis la forigon de la tradicia rolo de la ĉefoj, malmunton de la tipa korporacia hierarkio kaj alprenadon de decidoj per interkonsento.

Zappos estas nek la unua nek la sola firmao aŭ organizaĵo kiu iam adoptis aŭ proksimiĝis al decidosistemoj per interkonsento. Plie menciindas ke la adopto de ĉi tiaj sistemoj ne egalas al tuta nuligo de hierarkio sed la anonco de Zappos utilas al ni por prezenti la intiman rilaton inter informostrukturoj, organizmodeloj, retoj, retaj topologioj kaj la maniero kaj/aŭ sistemo per kiu decidoj estas faritaj.

En la lastaj jarcentoj ĉefaj sociaj ŝanĝoj sekvis la teknologian progreson kaj ĝian transformadon de la informostrukturoj. Tiel komunikado per poŝtĉevaloj kaj komercaj ŝipaj itineroj regalis nin per monarkio kaj la ekuzado de la telegrafo enkondukis la orepokon de la demokratio. Ambaŭ politikaj sistemoj prezentas la alprenadon de decidoj kiel fenomenon inter kontraŭuloj el kiu ĉiam fine rezultas venkitoj kaj venkintoj. La tiraneco de grupeto en la monarkio translokiĝas al la plimulto en demokratiaj reĝimoj.

En la lastaj jardekoj demokratio regis spite siajn kritikojn kaj la ekziston de alternativoj. Ni devis atendi la alvenon de la Interreto kaj la naskiĝo de novtipaj komunumoj en la lastaj jaroj por vidi populariĝon kaj eksperimentadon kun novaj alternativaj decidosistemoj kies ĉefa celo estas favori la interkonsenton.

Decidosistemoj favoraj al interkonsento

consensusspokesDecidosistemoj favoraj al interkonsento celas grupan decidon kiu estiĝas ne per voĉdonado sed per diskutado kaj interkonsiliĝo dum kiuj ĉiuj membroj prezentas sian opinion, obĵetojn kaj zorgojn koncerne la proponon aŭ temon prezentitan. Male ol en tradiciaj decidosistemoj voĉdonado ludas nur marĝenan rolon kaj pritraktado de obĵetoj kaj zorgoj ĉefrolas en la serĉado de proponoj kaj solvoj plej kontentigaj por ĉiuj.

Antaŭ ol daŭrigi gravas klarigi la malsamon inter interkonsento kaj konsento. Interkonsento estas atingebla nur grupe, tio estas, inter la partoprenantoj en la decidado kaj ĝi indikas la neekziston de blokadoj kaj eblecon fari la decidon. Aliflanke konsento estas persona ago per kiu oni montras certagradan akcepton aŭ sindetenon rilate proponon.

Plej popularaj decidosistemoj favoraj al interkonsento malsamas precipe je tio kia estas la naturo de la blokadoj kaj sekve kiu devas argumenti kontraŭe aŭ favore por proksimiĝo al interkonsento aŭ malakcepto, almenaŭ momente, de la propono aŭ temo.

En ĉiuj decidosistemoj favoraj al interkonsento iu ajn rajtas bloki kaj malebligi fari decidon. Se temas pri «decidado per interkonsento» blokadoj estas grupa respondeco kaj estas la grupo kiu devas pritrakti la obĵetojn kaj zorgojn kiuj estigis la blokadon por ŝanĝi la proponon aŭ fari novan proponon kiu kontentigu blokintojn kaj ebligu la alprenon de la decido.

Male en socikratio kaj holokratio blokado estas ekskluziva respondeco de la blokinto kaj sekve li devas pravigi kaj fundamenti la obĵeton kaj/aŭ zorgojn kiuj motivis lin bloki. Se la blokinto ne sukcesas konvinki la grupon, la blokado povas esti nuligita por fari la decidon.

Konklude

Kompreneble decidosistemoj favoraj al interkonsento ne estas liberaj je malfacilaĵoj, problemoj kaj kritikoj. Fakte plian fojon Zappos utilas al ni por bildigi la situacion. Ni povas legi en ĵusa artikolo pri la malfacilaj momentoj kiujn travivas la firmao post enkonduko de holokratio kiel organizmodelo.

Libero je forlaso, plurarkio kaj klara kompreno de la naturo de la organizaĵo kiu ekpaŝas survoje al interkonsento certe povas helpi nin pli amplekse kaj profunde kompreni la fenomenon. Sed momente nur interesas min surscenigi la fakton, ke la nova mondo preferas alpreni decidojn laŭkonsente. Jen la defio!

«La nova mondo preferas alpreni decidojn laŭkonsente» recibió 3 desde que se publicó el Domingo 18 de Enero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.