LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La nova propono de la EK forigas limigojn al retmigrado tra Eŭropo

La starpunkto de la Eŭropa Komisiono estas disponigo de senpaga poŝtelefona retmigrado al vojaĝantoj tra Eŭropo pro turismado, laborkialoj kaj/aŭ aliaj «stabilaj ligoj» kun pluraj membroŝtatoj.

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

La starpunkto de la Eŭropa Komisiono estas disponigo de senpaga poŝtelefona retmigrado al vojaĝantoj tra Eŭropo pro turismado, laborkialoj kaj/aŭ aliaj «stabilaj ligoj» kun pluraj membroŝtatoj.

La Eŭropa Komisiono (EK) reverkis sian antaŭan proponon pri poŝtelefona retmigrado, tra Eŭropa Unio, libera je aldonaj kostoj efektiviĝonta en junio 2017. La nova propono forigas ĉiujn limigojn, laŭ tagoj jare aŭ sinsekvaj, starigitajn en la antaŭa propono kaj anstataŭe disponigas rimedojn kontraŭ misuzoj de senpaga poŝtelefona retmigrado.

Laŭ tiu ĉi nova propono kiam senpageco de poŝtelefona retmigrado estos plene efektivigota en junio 2017 klientoj de eŭropaj telefonkompanioj rajtos retmigradi – telefoni, tesktmesaĝi kaj poŝtelefone retumi – tra Eŭropa Unio sen kostoj aldonaj al tarifoj aplikataj pro uzado en la lando kie oni subskribis la kontakton kun la telefonkompanio (origina lando en la dokumentoj de la komisiono).

Ankaŭ laŭ la nova propono oni konsideras kiel misuzojn ĉian profitadon de senpaga retmigrado kiu ne ligiĝas al vojaĝado pro turismumado, laboro aŭ «stabilaj ligoj», ekzemple, translimaj laborantoj kaj/aŭ Erasmus-studentoj.

«La nova propono de la EK forigas limigojn al retmigrado tra Eŭropo» recibió 2 desde que se publicó el Jueves 22 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias