LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La P2P-revolucio en 10 minutoj

Ĉu eblas rakonti historian ŝanĝon kaj ĝiajn sekvojn en 10 minutoj? Ni kredas ke almenaŭ ni povas prezenti la titolojn de nova mondo

Ni ĵus alvenis de Inteligencias Colectivas Bilbo. Ni havis dek minutojn kaj mi kredas ke ni sukcesis konatigi la fundamentajn ideojn. Vi povas elŝuti la prezentaĵon, sed tial ĝi konsistas preskaŭ nur el bildoj, ni ĉi-sube transkribas por vi la skripton.

http://deugarte.lasindias.com/files/2012/06/rp2p10.pdf

La skripton kiun ni sekvis estis pli malpli ĉi tia:

  • Lumbildo 1
    • La granda simbolo de la industria kapitalismo estas la industrio de la aŭtomobilo
    • Aplikante pintoteknologion, intensan kapitalon, novan organizon de la laboro (la «tajlorismo») kaj alproksimiĝon tiel al la produktado kiel al la grand-skala merkato ĝi atingis ion nekredeblan ĝis tiam: transformi la aŭtomobilon – kompleksa maŝino – en konsumprodukton alireblan al la grandaj mezklasaj amasoj.
  • Lumbildo 2
    • Hodiaŭ ni povas konstrui aŭtojn pli efikajn, malmultekostajn kaj belajn, liberajn je intelekta proprieto, en kiu ajn malgranda riparejo aliĝante al projekto kiel Wikispeed.
    • Kio ŝanĝiĝis? Esence du aferoj.
  • Lumbildo 3
    • Unue la produktiveco multobliĝis
    • Kio draste reduktis la optimuman produktado-skalon… lasante eksterlude unue la ŝtatokapitalismon de la orientaj landoj, sed ankaŭ metante sub minaco la usonajn kaj eŭropajn grandegajn entreprenojn.
  • Lumbildo 4
    • Due la komunikad-strukturo
    • Ni transiras el malcentralizita mondo (la mondo de la telegrafo kaj la nacioj)…
    • …al distribuita komunikad-modelo (la mondo de la Interreto).
  • Lumbildo 5
    • Ĉe unuiĝo de ambaŭ ŝanĝoj kaj la malfermo de la komercaj barieroj en la 90-aj jaroj la rezulto estis konstanta kresko de komerco bazita precipe,
    • sur la emerĝo de novaj agantoj pli malgrandskalaj, mapli intensivaj je kapitalo en la periferio
    • La rekta sekvo estis la plej granda redukto de la malriĉeco de la homa historio, sed ankaŭ rimarkinda kresko de la neegaleco kaj ekonomia nestabileco kreskantaj kial?
  • Lumbildo 6
    • La kapitalo, kiu ne adaptiĝis al redukto de skalo sed tute male plu pligrandigis ĝin, helpante sin per la «financigado» kaj la «sekurigado», apartigante sin de la produktiva sistemo kaj estigante bobelojn regule.
    • Ĝia strategio devigante skalojn, produktis ke por certigi rentojn oni plifortigis la intelektan proprieton, «redifinis» nenecese la Interreton por sencigi recentralizantajn substrukturojn (Google, Facebook, ktp.) kaj precipe multobliĝis la premoj por kapti la ŝtaton.
    • Tiu ĉi strategio nur povas konduki al la samtempa detruo de la merkato kaj la ŝtato, la fenomeno kiun ni nomas «dekadenco» kaj kiu disvolviĝas paralele al la detruo de produktivaj kapabloj kiun kuntrenas la krizo kaj militoj kiuj ĝin antaŭas kaj akompanas.
  • Lumbildo 7
    • Sed paralele, ĉe la naskiĝo kaj disvolviĝo de la libera programaro, aperis nova maniero produkti kaj distribui, kies centro ne estas la akumulado de kapitalo sed la akumulado de «komunaĵo», tio estas, de abundo, en kiu la merkato forigas la rentojn – de intelekta proprieto, de situo, ktp.- por baziĝi sur la pago de la laboro kaj premii novigadon kaj adaptadon kiuj riĉigas denove la komunaĵon.
    • Ĝi estas kion ni nomas la P2P-a produktado-maniero, kaj ĝi same validas kaj por produkti programaron kaj por produkti fizikajn objektojn kaj ĉiujn tipojn de servoj.
  • Lumbildo 8
    • En la lastaj tri jaroj multobliĝis la projektoj de industria fabrikado bazitaj sur la ebloj de alta produktiveco malgrand-skale surbaze de komunaĵo el teknikaj scioj.
    • Ja nur la projekto «Open Source Ecology» laboras pri la dezajno de 40 liberaj bazaj industriaj maŝinoj: jen eola generatoro, jen traktoro jen briko-maŝino.
  • Lumbildo 9
    • Ni, la Indianoj, kredas ke tiuj ĉi teknologioj, eĉ se ankoraŭ iomete nematuraj, povas esti valida bazo por alfronti la sekvojn de la financa krizo en la tradicia loka produktiva teksaĵo, en tiu de la industriaj mikroentreprenoj kaj la malgrandaj entreprenoj, de la kvartalaj riparejoj al la fabrikoj de komponantoj.
  • Lumbildo 10
    • Kiel?
    • Komencante ĉe la centroj de profesia trejnado, disponigante informon kaj trejnadon pri la novaj produktoj al la riparejoj kaj starigante komunaĵo-laborejojn orientitajn ne al prototipado aŭ la eksperimentado sed al la produktiva teksaĵo kaj la ekzistanta loka mendado
    • Estas scioj, procezoj kaj simplaj negoco-modeloj kiuj atendas esti metitaj en praktikon…
    • …kaj tion ni invitas vin fari, kompreneble ni pretas kaj bonvolas helpi vin por kiu ajn P2P-iniciato orientita al loka produktado kiun vi entreprenus.

«La P2P-revolucio en 10 minutoj» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 13 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.