LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La pola Konstitucia Tribunalo deklaras nekonstitucia parton de sia reformo

Tiu ĉi deklaro de la Konstitucia Tribunalo estas plia epizodo de la konstitucia krizo kiun travivas Pollando.

Tiu ĉi deklaro de la Konstitucia Tribunalo estas plia epizodo de la konstitucia krizo kiun travivas Pollando.

La Konstitucia Tribunalo de Pollando deklaris ke la nova leĝo kiu reguligas ties funkciadon kaj konsistigon estas nekonstitucia je dek du el la ĉefaj punktoj. La nova leĝo estis aprobita pasintan julion de la registara partio Rajto kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość, PiS).

Inter la dek du punktoj kiun la tribunalo deklaris nevalidaj troviĝas la eblo bloki verdiktojn de la kortumo fare de 4 juĝistoj kaj la devigo de la Konstitucia Tribunalo pritrakti la kazojn en laŭtempa ordo baze de la prezentodato.

Tiu ĉi je dek du puntoj nevalida leĝo estiĝis kiel modifo de antaŭa reformo kiun la Konstitucia Tribunalo ankaŭ deklaris parte nekonstitucia la pasintan marton. La plej ĵusa deklaro de la Konstitucia Tribunalo estas plia epizodo de la konstitucia krizo kiun travivas Pollando.

La Eŭropa Komisiono diskonigis sian zorgon pri la jurŝtato en Pollando ekde januaro 2016 kiam ĝi startigis proceson kontraŭ Varsovio pro la reformoj en la funkciado de la tribunalo. Laste, fine de julio de la kuranta jaro, la Eŭropa Komision donis tri monatojn al Pollando por modifi la reformon.

Reage al tiu ĉi lasta deklaro de la pola Konstitucia Tribunalo la Eŭropa Komisiono nur rememorigis al Pollando ties devon publikigi la verdiktojn de la tribunalo kaj ĝis nun ne faris pliajn komentojn aŭ pritaksojn.

«La pola Konstitucia Tribunalo deklaras nekonstitucia parton de sia reformo» recibió 1 desde que se publicó el viernes 12 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.