LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La politika karaktero de la sciencfikcio

En tre interesa afiŝo Royalist-Ido demandas sin ĉu la sciencfikcio estas politika?. Mi sendube respondas: jes, fakte la kiberpunka branĉo de tiu ĉi ĝenro naskiĝis kiel reago al la perdo de tiu ĉi karaktero en la klasika sciencfikcio.

Royalist-Ido tre prave diras ankaŭ ke “la kontestantoj de la stablita ordo rifuĝas en sciencfikcion kaj transdonas sian mesaĝon al tiuj kiuj povas kompreni ĝin per tiu ĉi rimedo“. Tiu ĉi frazo tre similas al tio kion diris Bruce Sterling en la unuaj alineoj de antaŭparolo kiun li faris por la rakonto-kolekto Burning Chrome . Ĉi-supre mi prezentas al vi esperantigon de tiuj unuaj alineoj:

Se la poetoj estas la leĝfarantoj ne agnoskataj de la mondo, la verkistoj de sciencfikcio estas iliaj bufonoj. Ni estas la ŝaĝaj pajacoj kiuj povas salti, kaprioli, profeti kaj grati sin publike. Ni povas ĵongli per grandaj ideoj ĉar la ekstravaganca koloro de niaj originoj de malmultekosta revuo igas nin ŝajni sendanĝeraj.

Kaj ni, la verkistoj de sciencfikcio, havas ĉiam la eblon petoli gaje: ni influas sen respondeco. Estas tre malmultaj tiuj kiuj sentas sin devigitaj preni nin serioze; kaj spite tion, niaj ideoj ensoviĝas en la kulturon, trairas ĝin, ŝvebante, nevideble, kiel fona radiado.

Verdaj tagoj en Brunei estas grandioza kontestado al la nuna stablita ordo: la mondo de la nacioj, fakte ĝi estas, se tiel diri, la naskiĝatestilo de nova mondo pri kies unuaj infanjaroj eblas legi en Insuloj en la Reto.

«La politika karaktero de la sciencfikcio» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 25 de Agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.