LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La puzlomondo en Anatema

Pasintan semajnon mi finis la legadon de Anatema. Ĝi estas mia lasta legaĵo kadre de la indiana itinero. Mi tre ŝatis la libron kaj trovis en ĝi aferojn tre indianajn. Mi verkis hispanlingvan afiŝon en kiu mi prezentis miajn pripensojn post legi la libron kun la celo serĉi brikojn utilajn al la konstruado de la fileo. Eble poste mi prezentos ĉi-bloge esperantigon de tiu afiŝo sed ĉi-kaze mi volas prezenti eltiraĵon el difinita ĉapitro de la libro en kiu Fra Erasmas rakontas pri la sekulara povo, kiun mi trovas tre simila al la puzlomondo, tio estas, la mondo de la nacioj.

La miaepoka Sekulara Povo estis federecio. Ĝi dividiĝis en politikajn unuojn, kiuj, pli malpli, respondis a la kontinentoj de Arbre. Oni povis vojaĝi libere ene de la plimulto el tiuj unuoj, sed por transiri el unu al alia nepris havi dokumentojn. La dokumentoj ne estis malfacile akireblaj…krom se vi estas ovoto.

Ekde la restariĝo, ni (ovotoj), ekzistis tute ekster la leĝa sistemo de la Sekulara Povo. Ni ne estis en ilia registro, ni ne dependis de ili kaj ili ne responsis pri ni; ili ne rajtis rekrutigi nin por ilia armeoj, pagigi al ni impostojn, eĉ transiri niajn pordojn maldum Apert. Same, ili ofertis al ni neniun helpon, escepte por protekti nin, se ili tion deziris, de la atako de homamasoj aŭ armeoj. Ni ricevis nek pensiojn nek flegservojn de la Sekulara Povo..kaj evidente ili ne donis al ni identigajn dokumentojn.

La similaĵoj kun la puzlomondo estas aparte frapaj: dividiĝi en politikajn unuojn..ĉu naciojn? mahelpoj al transiro el unu politika unuo al alia…ĉu la viza sistemo….Ĉio ĉi krom interesa estas utila por vidi la malsamojn inter internacia kaj transnacia. Internacia estas ĉio kio konceptiĝas kadre de tiuj politikaj unuoj, kadre de la landlimoj kaj transnacia estas ĉio kio okazas ekster tiu sistemo.

Tiuj du supraj alineoj prezentas aliajn interesajn faktojn kaj defiojn por tiuj kiuj decidas ekzisti transnacie, tio estas, ekster la mondo de la nacioj. Sed pri tiuj mi parolos en aliaj afiŝoj.

«La puzlomondo en Anatema» recibió 0 desde que se publicó el lunes 8 de noviembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.