LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La renkontiĝoj pri Ekonomia Demokratio kaj niaj planoj

La Esperanta lingvo kaj la esperantistoj havos protagonistan rolon en la Tria Transnacia Renkontiĝo pri Ekonomia Demokratio.

IIIa ekonomia renkontiĝo pri ekonomia demokratioEn 2009, nia kooperativoj formis kooperativan grupon. Ni afiŝis en la blogo la eblon kuntagmanĝi okaze iu volus pli da informo pri la leĝa kaj organiza proceduro kiun ni faris. En la unua tago ni ricevis dudek petojn en la komentoj al la afiŝo. Interesitoj loĝis en urboj kaj vilaĝoj tra la tuta Ibera duoninsulo. La dua tago jam estis preskaŭ kvar dek homoj. Ni remarkis ke la nia tiama Madrida oficejo ne estis sufiĉe granda por renkontiĝi kun ĉiuj. Ni intertraktis menuon kun proksima restoracio, kaj ni ankaŭ serĉis malmultekostajn hotelojn en la kvartalo kaj liberajn litojn en la domoj de nia medio. Dum, en la Indianopedio, la partoprenontoj interkonsentis tagordon, formatojn de prezentadojn kaj liston de interesantaj homoj por inviti ilin prelegi. La rezulto estis la unua Transnacia Renkontiĝo pri Ekonomia Demokratio.

La sekvan jaron, niaj amikoj de la euskparolanta debatgrupo Bakalhau kiujn ni konis dum la unua renkontiĝo, komencis organizi “Talaios“, ilian kooperativon. Nova renkontiĝo okazas, organizita de ili en Arrasate-Mondragon, la origina bazo de la plej granda kooperativa sperto en la mondo. Pli da kvardek homoj partoprenis. Tie naskiĝis Bazar (libera programaro por entreprenaj retoj kio hodiaŭ ekzemple uzas Intraespo) kaj ni konis GBE/NER Industria Grupo, kiu hodiaŭ estas nia partnero en “Fondaki”, nia pli maljuna entrepreno. Dum la organizado oni starigis la kvar principojn de la estonta renkontiĝoj:

  1. Distribuita Organizado: La tagordo estas rezulto de la komuna konsento de ĉiuj kiuj volas partopreni en la antaŭa diskuto per la reto. Ĉiujare, la organizanto estas partoprenanto de la antaŭa jaro kiu proponas sin por aranĝi debat-lokon, restoraciojn, hotelojn kaj ankaŭ ĉiĉeroni.
  2. Ekonomia sendependo: Partoprenantoj pagas siajn proprajn elspezojn por vojaĝi kaj tranokti en la kunvenloko.
  3. Malfermita anonco: Partoprenado estas malfermita al ĉiuj kiuj membras en transnaciaj komunumoj aŭ demokratiaj entreprenoj (ne nur kooperativoj)
  4. Transnacieco: La renkontiĝoj nek temos nek ene organiziĝos nacie.

Bedaŭrinde en 2011, ni klopodis fari ĝin unuafoje en pluraj lokoj, sed malgraŭ diversaj klopodoj, la renkontiĝo fine ne fekundis. Probable ni estis tro ambiciaj. Oni komune kaj saĝe decidis atendi ĝis la sekva jaro, 2012.

La tria renkontiĝo

Antaŭ kelkaj semajnoj ni ricevis proponon de la prezidanto de la “P2P Foundation” de Tajlando: peli la unuan tutmondan organizaĵon de fileoj, tio estas transnaciaj komunumoj kun propra aŭ konstruonta ekonomio. Post pripensi kaj diskuti en niaj blogoj kaj kun nia medio, ni rimarkis ke tiu celo nur povas esti pelita de la interkonsento naskita de nova malfermita renkontiĝo. Do ni komencis labori kaj decidis:

  1. Organizi unuafoje kunlaboran interpretsistemon per Esperanto
  2. Speciale inviti tiujn fileojn aŭ prafileojn kiujn ni jam eltrovis en la Esperantio: E@I, Intraespo, Esperanta Civito, Ideek, Vinilkosmo, Kosmo kaj Universitato.
  3. Akceli nian serĉon kaj klopodojn por trovi la unuan EsperantoUrbon en Bizkajo, ĉar ni volus organizi la renkontiĝon en la pli bela kaj esperatema ebla loko.

Ĉu vi konas pli da Esperantaj entreprenoj aŭ da Esperantaj kooperativoj? Ĉu vin interesas partopreni? Bonvolu, komenti malsupre!

«La renkontiĝoj pri Ekonomia Demokratio kaj niaj planoj» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 5 de Septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.