LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La resilienco de la liberaj bestoj kaj la prioritatoj de Mozila-Fondaĵo

Tute ne zorgu pri la bonstato kaj daŭrigo de novigado de Tondrobirdo, fakte jam ekzistas ido de Tondrobirdo kies nomo estas Glacikolombo kaj kiu jam sukcese flugas. Aliflake indas atenti la prioritatojn de Mozila-fondaĵo.

La 6-an de julio Mitchelle Baker, prezidanto de la Mozila-Fondaĵo, anoncis en sia blogo la decidon redukti la Mozila-teamon kiu laboras super la disvolvado kaj novigado de la retpoŝta programo Tondrobirdo. En vortoj de Mitchelle Baker:

Granda parto el la Mozila-gvidantaro -inkludante la teamon de Tondrobirdo- alvenis al la konkludo ke la kuranta stabileco estas tio plej grava kaj ke la daŭra novigado en la projekto Tondrobirdo ne estas prioritato por la Mozilaj projektolaboroj…Kiel rezulto el tiu konkludo la teamo de Tondrobirdo ellaboris planon kiu provizas kaj stabilecon por la nuna versio de Tondrobirdo kaj permesas al la Tondrobirda komunumo novigi sed ĝi tion elektas.

La reagoj al tiu ĉi novaĵo, precipe en kelkaj ĵurnaloj, estas ĉagrene okulfrapaj kaj tute sensencaj. En kelkaj el ili la verkintoj eĉ rekte sin lanĉas al proponado de alternativoj.

Certe tiuj reagoj fontas el tuta nescio pri tio kion libera signifas -mi fakte dubas pri tio ĉu kelkaj el la verkintoj scias ke Tondrobirdo estas libera-. Kio igas ilin tute ne konscii pri la resilienco de la liberaj bestoj –Fajrvulpo, Tondrobirdo, Glacimustelo, Glacikolombo-. Resilienco kiu klare montriĝis en naskiĝo de LibreOffice, projekto kiu naskiĝis el la cindroj de OpenOffice. OpenOffice travivis grandajn ŝanĝojn kaj tutan renverson en la kadro en kiu disvolviĝis ties programado, novigado kaj bontenado. OpenOffice, dank’ al tio ke ĝi estas libera -ĝi apartenas al la cifereca komunaĵo-, tute ne devis rezistadi al la ŝanĝoj sed sukcese reinventis sin kaj fariĝis LibreOffice.

Do, tute ne zorgu pri la bonstato kaj daŭrigo de novigado de Tondrobirdo, fakte jam ekzistas ido de Tondrobirdo kies nomo estas Glacikolombo kaj kiu jam sukcese flugas.

Aliflanke certe indas atenti tiujn prioritatojn kiuj igis Mozila-Fondaĵon redukti la teamon de Tondrobirdo. Inter tiuj prioritatoj troviĝas la operaciumo por poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj. Ja du gravegaj projektoj por certigi la pluvivon de la principoj -aŭtonomio, privateco, sendependeco- kiuj vivigis la Interreton en novaj aparataj mondoj.

«La resilienco de la liberaj bestoj kaj la prioritatoj de Mozila-Fondaĵo» recibió 1 desde que se publicó el Viernes 13 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] de tiu ĉi monato aperadis en retaj ĵurnaloj multaj informoj pri la decido de la Fondaĵo Mozilla malgrandigi teamon kiu laboras super la retpoŝta programo Tondrobirdo kaj pli forte atenti nunajn prioritatojn. Ja […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.