LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La respondoj troviĝas en la mapoj

Eblo kaj neeblo foje dependas de la mapoj kiujn ni posedas kaj je kiuj ni kredas

mapojKvankam nun la mapoj estas ĉiutagaĵo, ĝis la enrompo de la presarto ili estis raraĵo. Kiel la speguloj, ili estis ekzotaj kaj multekostaj, rara privilegio de la reĝoj kaj la senjoroj, trezoro ne alirebla por la plebo.

La inventaĵo de Juan Gutenberg revoluciis la mondon kaj demokratiigis la aliron al la scio kaj la mapoj ekestis parto de kultura trezoro pli kaj pli alirebla por ĉiuj. En la Latina lingvo «mappa» signifas nenion alian ol tukon kaj tio originas el la uzo de tolopecoj sur kiuj oni desegnis la unuajn figurojn de la Tero. Fojfoje tiuj ĉi tukoj estis tre longaj kiel ekzemple la unuaj kartografiaj Romiaj mapoj kiuj prezentis la vojojn kaj eblajn itinerojn de la armeoj.

La mapoj estas periloj, ili estas lingvo per kiu oni povas transdoni ideojn kaj prezenti diskursojn. Tial plej multaj respondoj troviĝas en la mapoj. Sed kio pri la demandoj kiuj naskis ilin? La mapoj kiel kiu ajn komunikilo estas nek senintecaj nek sensignifaj. Eblo kaj neeblo foje dependas de la mapoj kiujn ni posedas kaj je kiuj ni kredas.

Mapoj, teritorioj kaj limoj

mars-one-hollandĈu eblas koloniigi la lunon? Ĉu la flosantaj urboj proponitaj de la projekto Seasteading estas realigeblaj? Por respondi al tiuj ĉi demandoj nepre ni devas helpi nin de la mapoj por informiĝi pri la karakterizaĵoj de tiuj novaj teritorioj.

Sed la mapoj ne nur povas helpi nin kompreni kaj konkeri fizikajn teritoriojn. La alveno de la Interreto estigis novajn spacojn kies mapoj kaj limoj estas tute aliaj. Mapoj kie proksimeco kaj distancoj eskapas de la geografiaj limigoj.

la difino de proksimeco transiras el tio geografia al tio lingva: du landoj kundividas landlimon nur okaze ili kunposedas lingvon. La mapo de la mondo estas redesegnata surbaze de tiuj ĉi aksoj: Komercanto en Londono troviĝas pli proksime de siaj kolegoj en Novjorko ol de tiuj en Frankfurto, kaj programisto en Sidnejo troviĝas pli proksime de siaj sampostenuloj en Vankuvero ol de tiuj en Tajpeo

Fine ĉio koncernas mapojn kaj eĉ ilia ne-ekzisto por novaj teritorioj aŭ spacoj estas granda ŝanco por kartografoj pretaj mapigi kaj krei novajn mondojn. Kiuj estas viaj mapoj? Je kiuj mapoj vi kredas? Respondoj al jenaj demandoj difinos vian mondon.

«La respondoj troviĝas en la mapoj» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 24 de Septiembre de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.