LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La rilatoj EU-Merkosudo trovas novan impulson

Eŭrodeputitoj substrekis la gravecon de la traktatoj pri komerco por la kreado de laborpostenoj kaj identigis kreskantan naciismon kiel ĉefan danĝeron por la atingo de novaj traktatoj pri komerco ne nur kun Merkosudo sed ankaŭ kun aliaj mondopartoj.

Eŭrodeputitoj substrekis la gravecon de la traktatoj pri komerco por la kreado de laborpostenoj kaj identigis kreskantan naciismon kiel ĉefan danĝeron por la atingo de novaj traktatoj pri komerco ne nur kun Merkosudo sed ankaŭ kun aliaj mondopartoj.

Intertraktadoj por traktato pri komerco inter Eŭropa Unio kaj Merkosudo komenciĝis jam antaŭ pli ol dek jaroj kaj stagnis dum pluraj periodoj. Nun ili trovas novan impulson dank’ al renovigita bonvolo en Argentino kaj flanke de la brazila industrio.

Pri tiu ĉi nova impulso kaj pri venontaj paŝoj en la intertraktadoj EU-Merkosudo diskutis kaj prelegis EU-oficialuloj kaj deputitoj de la Eŭropa Parlamento dum konferenco organizita pasintan vendredon en Madrido.

La relanĉo de la intertraktadoj por la atingo de traktato ne nur pri komerco sed ankaŭ en aliaj kampoj ŝuldiĝas al la enposteniĝo de Mauricio Macri kiel prezidento de Argentino kaj al nova sinteno de la brazila industrio rilate la traktaton. Jam fine de aŭgusto la prezidanto de Eŭropa Parlamento faris viziton al Argentino dum kiu li konversaciis kun Macri pri la relanĉo kaj nova impulso de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Merkosudo.

Preter la defioj karakterizaj de tiuj ĉi traktatoj, diversaj eŭrodeputitoj dum siaj intervenoj atentigis pri kreskanta naciismo kaj renaciiĝo de Eŭropo kiel ĉefa danĝero por la atingo kaj efektiviĝo de traktatoj pri komerco ne nur kun Merkosudo sed ankaŭ kun aliaj mondopartoj kaj landoj.

La eŭrodeputitoj ankaŭ substrekis la gravecon de ĉi tiaj traktatoj por la sano de la eŭropaj eksportoj kaj sekve, kiel jam faris la predizanto de la Eŭropa komisiono dum sia prelego pri la stato de la Unio, por la kreado de laborpostenoj.

Merkosudo estas jam la sesa monda merkato por la eŭropaj eksportoj kaj Eŭropa unio estas la unua komerca partnero de Merkosudo. Eŭropa Unio estas ankaŭ la plej granda eksterlanda investanto en la merkosuda regiono.

«La rilatoj EU-Merkosudo trovas novan impulson» recibió 1 desde que se publicó el Lunes 19 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.