LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La signifo de la TTT-iloj: UEA EC kaj LF ekzemplas

En antaŭa afiŝo mi rakontis la motivojn pro kiuj mi decidis lanĉi kiberion. En tiu afiŝo mi diris ke plej popularaj E-lingvaj retejoj ebligas nur partoprenon, fakte nun post iom da esplorado mi kredas ke eĉ partopreno lamas en tiuj retejoj sed pri kiuj retejoj mi parolas?. Por respondi al tiu demando ni devas vidi kiujn TTT-ilojn elektis tri el la plej konataj E-lingvaj aktoroj en la reto.

Malantaŭ ĉiu informo-arkitekturo kaŝiĝas potenco-arkitekturo. La elekto de TTT-iloj esprimas en si mem eble pliprofundan kaj plisinceran politikan mesaĝon ol la vortoj en la komunikoj, novaĵoj……..

Komence ni parolu pri UEA, kiu havas tre simplan TTT-ejon en kiu la sekcio kiu plej ofte aktualiĝas estas la sekcio “Aktuale” en kiu UEA prezentas al ni siajn gazetarajn komunikojn. Krom la retejo UEA havas paĝon en la vizaĝlibro Facebook pri kiu ĝi fieras. Nun ni parolu pri Libera Folio kaj pri la Esperanta Civito ĉar ambaŭ efektivigas sian ĉeeston en la reto per enhavmastrumaj sistemoj kiuj ofte estas uzataj por blogado.

La vizaĝlibroj kiel facebook ne servas por konversacio. Do UEA troviĝas en la reto nek por aŭskulti nek por ricevi proponojn, sed por paroladi unudirekte, lasante kiel solan eblan respondon apogi ĝin. La interparolo, la kunlaboro, estas anstataŭataj per la senpaga opoga gesto: fariĝi sekvanto, fariĝi amiko en facebook..

La blogoj de Libera Folio kaj la Esperanta Civito estas kastritaj blogoj, fakte ili ne nomas siajn retejojn blogoj. Ja ne temas pri la komentokontrolo (io kompreneble konsilinda), sed pri la fakto ke ili eĉ ne permesas eĥosondadon. Per tiu nepermeso la respondoj kiuj troviĝas en la blogsfero ne estas menciitaj en la pria artikolo. Sekve ili ne troviĝas en la reto konversacicele, sed kiel eksteruloj aŭ superuloj. Ili ne invitas fari kune, ili invitas sekvi sin.

La TTT-iloj de la kulturo de la apogo prezentas neniun “riskon” al asocioj, politikistoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj estas aktoroj de la mondo de la nacioj, ĉar ili metas ilin sub la lumon de iliaj propraj ampoloj kaj nek donas spacon al replikoj, nek helpas la naskiĝon de retoj ĉirkaŭ ideoj, retoj kiuj finfine, povas fariĝi kritikaj.

«La signifo de la TTT-iloj: UEA EC kaj LF ekzemplas» recibió 0 desde que se publicó el sábado 7 de agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.