LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La sistemo de intelekta produktado de la p2p-produktadomaniero

Simpla skemo de la intelekta produktado en la p2p-produktadomaniero kun la rolo de ĉia grupo, ties produktoj kaj la rilatoj inter ili.

Modo de producción intelectual p2p
kolorŝlosilo:
malhela bluo, institucioj de la komunaĵo; malhela ruĝo: cifereca komunaĵo; hela bluo: lokaj grupoj

La debato de tiuj ĉi semajnoj komencas enradikiĝi en ĝenerala modelo de la sistemo de intelekta produktado propra de la p2p-produktadomaniero. La ŝlosilaj ideoj kiuj distiliĝadis lastajn tagojn estus:

  • La p2p-produktadomaniero superas la dividon inter faro kaj scio propran de la nune hegemonia sistemo. la projektokomunumoj, tiuj kiuj disvolvas projektojn (OSE, WikiSpeed, Mozilla, ktp.), estigas tiel «produktojn» kiel la esploradon kaj novigadon ligitajn al ili.
  • La «lernejoj de la komunaĵo», inter ili nia tre dezirata «Lernejo de Ekonomio de la Komunaĵo», havus sencon kiel vigligantoj de la libera esplorado de la ĝenerala socia teorio kaj la baza scienca esplorado. Ili ofertus nek instruadon nek titoladon, sed ili produktus ĉiajn pedagogiajn materialojn per si mem aŭ kun helpo de specialiĝintaj laborgrupoj.
  • La Lokaj lernogrupoj uzus tiujn materialojn, tiel kiel tiujn disvolvitajn de la projektokomunumoj, por fariĝi kune kun la lokaj produktadogrupoj vigligantoj de la loka p2p-kulturo en ĉiu loko starigante la strukturon kiu faciligos la aliron al pedagogiaj materialoj kaj gvid-instruistoj por tiuj kiuj volus lerni

«La sistemo de intelekta produktado de la p2p-produktadomaniero» recibió 0 desde que se publicó el Jueves 21 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.