LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La socia naturo de la distribuitaj retoj

El tio, kion retaj topologioj rakontas, ni vidas ke topologio ŝanĝas la veran naturon de la rilato inter la nodoj en homa reto. Por difini la naturon kaj la rilatotipon kiu fontas el reto necesas esplori la situacion en kiu troviĝas la nodoj kaj je kioma kosto ili povas ŝanĝi tiun situacion.

En kaj centralizita kaj malcentralizita reto nepre aperas hierarkio. Ju pli supre vi troviĝas des malpli vi dependos de aliaj nodoj por dissendi informon en la reton. Ĉefo de politika partio havos je sia dispono la tutan partian reton dum loka partiano, por dissendi sian mesaĝon, devas direkti sin al supraj nodoj kaj subiĝi al ilia filtropovo. La mesaĝo de la ĉefo atingos senprobleme la tutan reton dum tiu de la partiano, en plej bona kazo, nur post filtrado rajtos dissendiĝi en la reton. Tiu situacio ja tradukiĝas en povon.

Bona ekzemplo de la rilatotipo kiu estiĝas en centralizitaj retoj estas la Ŝtato kaj la partia sistemo. Dum balotado civitanoj, periferiaj nodoj, nur rajtas apogi aŭ ne apogi iun politikan programon sed ĉiukaze ili devas subiĝi al la ĉiopova centra nodo: la ŝtato. Jen la naskiĝo de la kulturo de la apogo. Tial politikistoj kaj aliaj agantoj kadre de la Ŝtato sentas sin tre konforme en lastatempaj Interretaj reproduktoj (ekzemple la vizaĝlibroj) de tiu sistemo. La ŝati/neŝati de la vizaĝlibroj ne multe diferencas de la apogi/neapogi dum balotado.

La kazo de la vizaĝlibroj estas tikla ĉar ĝi spegulas tendencon reprodukti la naturon de centralizitaj kaj malcentralizitaj retoj en la Interreto, komence tereno nur de distribuitaj retoj. Ekzemploj de tiu ĉi tendenco estas la vizaĝlibroj, vikipedio

Resume tio kio difinas la naturon de la centralizitaj retoj estas hierarkio, la kulturo de la apogo kaj klara divido inter centro kaj periferio, sendanto kaj ricevanto.

Se vi konektas plurajn centralizitajn retojn vi ekhavas malcentralizitan reton. Rezulte naskiĝas grupo de centralizantaj nodoj. Interne de tiuj nodoj la naturo de la centralizitaj retoj plu vivas senŝanĝa. La karaktera rilatotipo de la malcentralizitaj retoj ne naskiĝas ene de la centralizantaj nodoj, fronte al la periferiuloj, sed pro konkurenco en la grupo de centralizantaj nodoj. Tiu konkurenco igas la centralizantajn nodojn serĉi manierojn legitimi sin antaŭ aliaj samgrupanoj. Jen kiel naskiĝas partopreno.

Politikaj partioj komencas lasi sian periferiulojn partopreni en la redaktado de la politikaj programoj, gazetoj ricevas kontribuojn de legantoj, retaj enciklopedioj invitas vin redakti…sed ne trompu vin…ne revu..la divido centro-periferio plu estas senŝanĝa. Filtropovo daŭre ekzistas kaj partopreno plifortigas nur la centralizantajn nodojn kiuj komencas distingi sin per la nombro da aliĝintaj nodoj, tio estas, kiom da membroj, kiom da legantoj….

En distribuitaj retoj ne ekzistas centra nodo sed ĉiuj nodoj estas rekte interkonektitaj. La neekzisto de centra nodo forigas hierarkion kaj interdependecon. Jen kiel Alexander Bard y Jan Söderqvist priskribis distribuitajn retojn:

ĉiu individua aganto decidas super si mem, sed havas nek la kaplabon nek la eblon decidi super iu ajn el la aliaj agantoj

Tiu sendependeco de la nodoj kaj maleblo decidi super aliaj estigas tute novan agmanieron kaj tute novan rilatotipon. Ni nomas tiun rilattipon interago kaj ni diras ke ekzistas interago inter du nodoj de reto kiam la informofluo de la rilato okazas ambaŭdirekte kaj egalece kun egala proponeblo.

Interago malfermas pordon al abundologiko kaj al decidosistemo kiu kompreneble ne dependas de filtronodoj. sed pri kio temas tiuj abundologiko kaj decidosistemo. Abundologiko estas koncepto kreita de Juan Urrutia en lia eseo «Retoj da personoj, Interreto kaj la abundologiko: promeno tra la nova ekonomnio». Abundologiko aperas kiam la kosto- kaj produkto-strukturo igas nenecese decidi kolektive tion kion oni produktas kaj kion oni ne produktas. La plej klara ekzemplo estas la komparo inter la ĵurnaloj kaj la blogsfero. En ĵurnalo pro limigiteco de la papera surfaco publikigi plian tekstolinion en artikolo implicas forigi tekstolinion en alia artikolo, tio estas, la produktado fariĝas nulsuma ludo. Male en la blogsfero, spaco en kiu la socia kosto de plia afiŝo estas nulo, la afiŝado de blogisto tute ne reduktas afiŝeblon de aliaj.

Kie regas abundologiko, tie malaperas la neceso decidi kolektive kion oni publikigas kaj kion ne. La abundologiko ebligas plurarkion: la nova decidosistemo pri kiu mi supre parolis.

En la mondo de la nacioj, kiu artikiĝas malcentralizite, elektado de filtronodoj (reprezentantoj, delegitoj, estraranoj) fariĝis, perfide sub la nomo demokratio, «prefera havaĵo». Tiu ĉi perfidita demokratio estas decidosistemo duebla, tio estas, fronte al propono nur eblas respondi per jes aŭ ne. Tiu ĉi malabundo trudas kolektivan decidon al individua.

Plurarkio
aperas spontane en distribuitaj retoj, ĝis tia grado spontane ke ĝia baza difino prezentas al ni denove la difinon de distribuita reto.

ĉiu individua aganto decidas super si mem, sed havas nek la kaplabon nek la eblon decidi super iu ajn el la aliaj agantoj

Plurarkia decidosistemo ne estas duebla sed abundoebla. Fakte la respondo ne estas ĉu oni realigas aŭ ne iun proponon sed la dimensio de la agado ĉirkaŭ iu propono kaj ĝi dependos de la simpatioj kaj konsentogrado kiujn tiu propono estigas. Eĉ se plimulto manifestiĝas kontraŭ iu propono, tiu plimulto ne povos eviti la plenumon de tiu propono. Jen kial plurarkio igas ne eble teni la bazan nocion de tiu perfidita demokratio en kiu la plimulto decidas super la malplimulto kiam estiĝas malsamaj opinioj.

Resume la naturo de la distribuitaj retoj artikiĝas ĉirkaŭ interago, abundologiko kaj plurarkio. Eniri en distribuitan mondon estas ekrilati al aliaj egalece, ekĝui abundologikon kaj eskapi de la diktaturo de la plimultoj.

Nesurprize kelkaj aranĝas siajn valizojn kaj translokigas kiel eble plej grandan parton el siaj vivoj al tiu distribuita mondo (kiberio, kiberspaco..) kiu naskiĝis kun la Interreto. Kun la paso de la tempo ili fariĝas diĝitaj cionistoj kaj deklaras sin liberaj.

«La socia naturo de la distribuitaj retoj» recibió 1 desde que se publicó el Martes 23 de Noviembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] resultado, a natureza das redes distribuídas é completamente diferente daquela das redes descentralizadas. Uma rede distribuída não é uma […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.