LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La sojlo de ekribelo kaj la sintezaj lingvoj

Diversaj datenoj sufloras la ideon laŭ kiu sojlo de ekribelo de ne malgranda distribuita socia spaco, en kiun engaĝiĝas interesaj kaj ne tradicie organizitaj homoj, povas esti proksime kaj facile transsaltita.

afiŝo de la naŭa universala kongresoPablo kaj Alex skribis dum la lasta tagoj afiŝojn pri Esperanto kiuj referencas la Indianan Kurieron kiel originon de ilia noviĝinta intereso pri la Z-lingvo, nun ankaŭ, indiana lingvo. Fakte, la statistikoj montras ke ni nun atingis kreskantan nombron da legemuloj ĉiutage malgraŭ la nordduonmonda somero.

Vere, ni ne atendis ke la nia medio, la nia amikoj kaj legemuloj, trovus valore lerni ĝin nur pro legi nin, sed la indiana uzo de e-o ŝajne donis lastan impulson al kelkaj el ili por transiri la sojlon de ekribelo. Laŭ la Indianopedio, tiu sojlo estas:

nombro da nodoj konektataj [al nodo «n»] kiuj devas fari «A» por ke «n», kiu volas fari «A», sentu sin kun sufiĉa animo por fari ĝin

La koncepto estis difinita en la verko de la ekonomisto, kaj doĝo de la nia kooperativa grupo, Juan Urrutia «Aburrimiento, rebeldía y ciberturbas» («Enuo, ribelo kaj kibersvarmoj») en la jaro 2003. Sed kiu kongruas tre bone kun la situacio de la sintezaj lingvoj, kaj speciale, kun Esperanto.

Esperanto havas valoran sennacian kuntekston sed ankaŭ gravan literaturan heredaĵon; ne estas kutime lerni lingvojn per legolibro de tri-foja kandidato por la Nobelpremio pri literaturo. Cetere, Esperanto frue avangardis en la lernado de lingvoj en la reto dank’ al Lernu! kaj havas sorantan kultur-turismon. En malmultaj vortoj: Esperanto estas, per si mem, pli kaj pli alloganta kiel hobio por sennaciuloj kaj kontraŭnaciistoj kiu vivas en nenacia socia spaco… Profilo ega komuna en transnaciaj komunumoj kaj fileoj kiuj probable havos pli da motivoj pro eksperimenti kun sintezaj lingvoj, speciale en Eŭropo, la unua parto de la mondo disvolvinta leĝojn pri ili.

La potenca kreskiĝo de la lingvo je komunuma skalo

Se ni adicii la preterajn ideojn, ni povas pensi ke la sojlo de ekribelo de ne malgranda distribuita socia spaco, en kiun engaĝiĝas interesaj kaj ne tradicie organizitaj homoj, povas esti proksime facile transsaltita. Sed atentante la retoteorion la ŝlosilo ne estas la publika reklamado de la lingvo, sed ĝia sternado inter jam ekzistantaj konversaciaj komunumoj kaj retaj kooperativoj.

«La sojlo de ekribelo kaj la sintezaj lingvoj» recibió 0 desde que se publicó el Martes 24 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.